Erika von Watzdorf-Bachoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erika von WATZDORF-BACHOFF (naskiĝinta grafino Bachoff von Echt la 6-an de majo 1878 je Akvokastelo Dobitschen, mortinta la 5-an de decembro 1963 en Altenburg) estis germana verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frue li vizitis kun al gepatrojn multajn landojn (i.a. Palestino, Egiptio, Franclando, Italujo, Svislando) ĝuante privatan instruadon. Du jarojn ŝi pasigis je Konvento magdalena. En 1897 edzigis ŝi Curt von Watzdorf. Ŝi vivis ekde 1899 en Munkeno kien oni vokis la edzon diplomatie. Tiam ŝi konatiĝis kun elstaruloj, ekz. kun Bertha von Suttner kaj Walther Rathenau. Tiam ŝi ekengaĝiĝis pri feminismo kaj pacismo. En 1898 kaj 1900 naskiĝis la du filinoj Marie Rose kaj Jutta.

En 1904 estis translokiĝo Vajmaron kaj de tiam ŝi komencis verkado. Ankaŭ Vajmare ne neeblis rekonti gravulojn, ekz. Harry Graf Kessler, Ida Boy-Ed, Elisabeth Förster-Nietzsche, Henry Van de Velde kaj Mathilde von Freytag-Lorinĝoven. En 1911 la geedzeco estis neniigita pro la multo da ekstergeedzaj amoroj de la edzo. Ŝi verkis tiam rememorojn pri ilia domo en Vajmaro (Carl-Alexander-Allee 5). En 1927 ŝi transloĝiĝis al Altenburg kie ŝi vivis je Pohlhof-bieno. La potencakiron de la nazioj ŝi malŝatis kaj de 1933 ŝi membris ĉe Konfesanta Eklezio. Jam dum Vajmara Respubliko ŝi estis anino de la liberala partio Deutsche Demokratische Partei.

Post 1945 reekis ŝia publika engaĝiĝo. Ŝi laboris ĉe Kulturligo de GDR, en la porvirina Demokratischer Frauenbund Deutschlands kaj membris ĉe la liberala partio LDPD. En 1948 iĝis ŝi honora civitanino en Altenburg. Ŝia tombo troviĝis en Altenburg sur Städtischer Friedhof.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Zwischen Frühling und Herbst, poemoj, 1909
  • Das Jahr. Lyrische Tagebuchblätter, 1911
  • Maria und Yvonne, romano, 1914
  • Nachklang, poemoj, 1921
  • Weimars Park. Lyrische Gedanken- und Spaziergänge, 1925
  • Das kristallne Tor. Letzte poemoj, 1928
  • Im Abendschein, poemoj, 1948
  • Bernhard von Lindenau 1779–1854, memorparolo, 1954
  • Im Wandel und in der Verwandlung der Zeit, eldonis Reinhard Dörries, 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Der Friedhof Altenburg - Einer der ältesten noch genutzten Stadtfriedhöfe". Arkivita el la originalo je 2022-10-01. Alirita 2024-03-11.