Eritrea Liberiga Fronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eritrea Liberiga Fronto
ተጋደሎ ሓርነ ኤርርራ
Flag of Eritrea (1952-1961).svg
Flag of Eritrea (1952-1961)
partio
Lando  Eritreo
Estro Idris Mohammed Adem
Fondiĝo 1960
vdr

La Eritrea Liberiga Fronto (en tigraja : ተጋደሎ ሓርነ ኤርርራ ; en araba: جبهة التحرير الإريترية; en itala: Fronte di Liberazione Eritrea) konata en Eritreo kaj Etiopio kiel la Ĵabĥa (arabe: Fronto) estis organizaĵo kiu batalis por la eritrea sendependeco de Etiopio dum la Eritrea milito de sendependiĝo kaj la Etiopia Enlanda Milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo estis fondita en fruaj 60-aj jaroj de la 20-a jarcento en Egiptio kaj batalis kontraŭ Etiopio kaj ĝia tiama reganto, la imperiestro Haile Selassie. La movado prezentis defiojn al la etiopa registaro sed ne sukcesis atingi sian ĉefan celon - la sendependecon de araba Eritreo. La membroj de la organizaĵo estis plejparte islamanoj de la nomadaj triboj de okcidenta Eritreo kaj marbordaj regionoj. En la 1970-aj jaroj, grupo de membroj de la organizaĵo demisiis kaj establis rivalan maldekstreman organizaĵon nomitan Ŝaabija. Dum la 1980-aj jaroj, la Ŝaabija anstataŭigis Ĵabĥa kiel la ĉefa ribelantorganizaĵo. Dum la sendependecdeklaro de Eritreo en 1993, la Ŝaabija organizaĵo ŝanĝis sian nomon al la Popola Fronto por Demokratio kaj Justeco kaj estis rekonita kiel la nura partio en Eritreo. La Ĵabĥa fariĝis malgranda ribela organizaĵo funkcianta ĉe la limo kun Sudano. En la konferenco de la organizaĵo en 1995 en la urbo Gondar en Etiopio la organizaĵo prezentis alian ideologion ol tiu de la fondintoj, hodiaŭ la Ĵabĥa estas frakcio en la Eritrea Nacia Alianco kiu estas tegmenta organizaĵo kiu kunigas ĉiujn opoziciajn grupojn al la eritrea registaro. [1]

Gvidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Idris Mohammed Adem (1961–1975)
  • Ahmed Mohammed Nasser (1975–1982)
  • Abdella Idris (1982–2011)
  • Hussein Kelifah (2011–present)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]