Ernő Bródy (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Bródy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1873 (1873-09-12)
en Miskolc
Morto 15-an de oktobro 1961 (1961-10-15) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistoadvokato
vdr

Ernő Bródy [brOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bródy Ernő estis hungara advokato, parlamenta deputito, ĵurnalisto, framasono (1912-). Lia onklo estis Sándor Bródy.

Ernő Bródy[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1875 en Miskolc, li mortis la 15-an de oktobro 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Bródy devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Nagybánya en 1894, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1900, poste li estis soldato kaj li studvojaĝis en Eŭropo, fine en 1903 li akiris advokatan diplomon. Li malfermis advokatan atelieron en 1904, jam pli frue li verkis artikolojn en gazetoj. Pro la parlamenta krizo en 1905 li komencis politikadi, inter 1906–1949 li estis parlamentano, tamen kun interrompoj. Intertempe li batalis dum la 1-a mondmilito. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita, sed li hejmenvenis en 1945. Li pensiuliĝis en 1950, poste li restis aktiva en la juda eklezio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szolgálati viszony és peres eljárás (1904)
  • A budapesti lakáskérdés (1909, 1917)
  • Nemzetgyűlési beszédeim (1922)
  • A magyar szabadelvűek mozgalma a zsidók egyenjogúsításáért 1840-ben (1934)
  • Ki a magyar állampolgár? (1938)
  • A második zsidótörvény (1939)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]