Ernő Kiss Angyal
La mortodateno de la informkesto estas erara!
Ernő Kiss Angyal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Engl Ernő József |
Naskiĝo | 22-an de majo 1899 en Csurgó |
Morto | 9-an de novembro 1968 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Ernő Kiss Angyal [ernO kiŝ andjal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Angyal Ernő estis hungara juristo, nobela juĝisto, komponisto. Lia origina nomo estis Engl Ernő József, la familia nomo ŝanĝiĝis al Angyal en 1903, li prenis plian familian nomon Kiss en 1930.
Ernő Kiss Angyal [1] naskiĝis la 22-an de majo 1899 en Csurgó, li mortis en 1968 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ernő Kiss Angyal maturiĝis en 1918, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li ricevis jam dum la lernojaroj lecionojn pri violonado kaj pianado, foje-foje li komponadis. Post siaj studoj li eklaboris kiel nobela juĝisto en Nagyatád. Ekde 1928 li laboris en Kaposvár, iom poste li estis notario. Li edziĝis en 1941, post la 2-a mondmilito ili translokiĝis al Budapeŝto. Dum la frua socialismo ĝis 1957 li estis neglektita, li rajtis pianadi nur en kulturdomoj aŭ li instruis private. Libertempe li okupiĝis pri komponadoj, liajn kantojn ofte prezentis la muzikistaj ciganoj.
Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]
Operetoj[redakti | redakti fonton]
- Csak azért is (1927)
- Cigánygróf (1931)
Filmaj muzikoj[redakti | redakti fonton]
- Nincsenek véletlenek (1938)
- A szerelem nem szégyen (1940)
- A színház szerelmese (1944)
Kantoj[redakti | redakti fonton]
- Balatoni nádas parton
- Deresedik már a hajam
- Duna vízén reszketnek a csillagok
- Fodrozik a Tisza víze
- Jaj, de szép kék szeme van magának
- Nincsen nagyobb boldogságom
- Ott, ahol zúg az a négy folyó
- Ráncos szárú a csizmám
- Somogyban van Nagyatád
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabuloj en Csurgó (1999) kaj Kaposvár (2007)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- aŭdebla komponaĵo