Ernesto Halffter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ernesto Halffter Escriche (naskiĝis la 16-an de januaro 1905 en Madrido, Hispanio, mortis la 5-an de julio 1989 en Madrido) estis muzikisto hispana. Estas konsiderata -pro la malgranda verkaro de la alia disĉiplo, Rosa García Ascot- la unika lerninto de Manuel de Falla.

15 jaraĝa ekkomponis. En 1923 li ekkonis la majstron Manuel de Falla. Ili bone rilatis kaj post unu jaro, en 1924, kiam Halffter estis nur 19 jaraĝa, Falla fidis al li la dirigentadon de la Orquesta Bética de Cámara de Sevilo, el kiu li estos dirigento ĝis tis disiĝo.

En 1925 per lia verko Sinfonietta para orquesta li akiris la Nacian Premion de Muziko de Hispanio, kiun li reatingos en 1984. Halffter veturis al Parizo kie li plibonigis sian muzikarton danke al la influo de Maurice Ravel.

Kvankam kutime tiu grupo rilatas ĉefe al Literaturo eblas inkludi na Ernesto Halffter ene de la Generacio de 27 pro ties personaj kaj kulturaj rilatoj.

Estas aŭtoro de multnombraj verkoj por orkestro, krom por instrumentoj soloistaj.

Li edziĝis al la pianistino portugala Alice Câmara Santos, kaj sentis ĉiam intereson por la popola muziko de Portugalio, kie li longe loĝis. La plej elstara pruvo de lia muzika portugalemo estas Rapsodia portuguesa para piano y orquesta, de 1938. Eĉ oni nomis lin la portugala Halffter kontraste kun sia frato Rodolfo Halffter la meksika. Li komponis krome baletojn kaj filmomuzikojn.

La Atlántida: verko por la tuta vivo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Manuel de Falla en 1946, liaj heredintoj proponis al Halffter fini la kantaton kiun Falla ne finis, la Atlántida, inspirata en la poemo de Jacint Verdaguer, kiun Halffter premieros en 1962, kaj revizios en 1976.

Tiu tasko obsedis Halffter okupe el 1954 al 1960, kaj poste reviziis antaŭ la definitiva kaj fina versio, en 1976. La konkludo de la nefinita verko de Falla, okazigis grandan polemikon, sed, ne pro la kvalito de la verko de Halffter, sed en la eblo finigi partituron tiom plenan de fragmentoj problemaj aŭ malfacilaj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Scena muziko

Sonatina, baleto, 1928. Dulcinea, hazarda muziko, 1944. El cojo enamorado, baleto, 1955. Fantasía galaica, baleto, 1956. Entr'acte, mimodramo, 1964. Otelo, hazarda muziko, 1971.

Kinmuziko

Carmen, 1925. Bambú, 1945. Don Quijote de la Mancha, 1948. El amor brujo, 1949. La princesa de Éboli, 1954. Viaje romántico a Granada, 1955. Historias de la radio, 1955. Los gallos de la madrugada, 1970.

Simfonia muziko

Dos bocetos sinfónicos (Deux esquisses symphoniques), 1922-25. Sinfonietta en Re mayor, 1925. Suite de la "Sonatina", 1928. Nocturno, 1928. Habanera, 1931. Amanecer en los jardines de España, 1937. Rapsodia portuguesa para piano y orquesta, 1937-1940. Suite de "Dulcinea", 1944. Concierto para guitarra y orquesta, 1969.

Korusa kaj voĉa muziko

Cinco canciones de Heine, voĉo, piano, 1920. Dos canciones de Rafael Alberti, voĉo, piano, 1923. Automne malade, por soprano kaj naŭ instrumentoj, 1927. Oraciones, por koruso, 1935. Canciones portuguesas, voĉo, piano, 1943. Canciones españolas, voĉo, piano, 1945. Canticum in memoriam P.P. Johannem XXIII, por soprano, baritono, koruso kaj orkestro, 1964. Elegía en memoria de S. A. S. Príncipe Pierre de Polignac, por koruso kaj orkestro, 1966. Atlántida, kompletante la verkon de Manuel de Falla, por koruso, soloistoj kaj orkestro, 1954-1976.

Ĉambromuziko

Homenajes, trio, kordoj, 1922. Peacock Pie, gitaro, 1923. Sonatina-fantasía, kordokvarteto, 1923. Cuarteto de cuerda, 1923. Preludios románticos, por kvar violonoj, 1924. Suite de las Doncellas, por blovinstrumentoj, 1932. Fantasía española, por violonĉelo kaj piano, 1953. Madrigal, por gitaro kaj violono, 1969. Pastorales, por fluto kaj klavikordo, 1973. Tiento, por orgeno, 1973.

Muziko por piano

El cuco, 1911. Crepúsculos. Tres piezas líricas, 1920-1921. Marche joyeuse, 1922. Sérénade a Dulcinée, 1944. Preludio y Danza, 1974. Homenaje a Joaquín Turina, 1988. Homenaje a Rodolfo Halffter, 1988.

Muzikaj skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • El magisterio permanente de Manuel de Falla, Madrid, Real Academia de Bellas Artes de San Fernando, 1973.
  • Falla en su centenario. Homenaje en el centenario de su nacimiento, Madrid, Ministerio de Educación y Ciencia, 1976.