Erzsébet Abaffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Abaffy
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1928 (1928-03-11)
en Budapeŝto
Morto 31-an de januaro 2023 (2023-01-31) (94-jaraĝa)
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Péter Egri
Okupo
Okupo lingvisto • redaktisto
vdr

Erzsébet ABAFFY [erĵEbet abafi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun ofte uzata distinga litero E. Abaffy Erzsébet estis hungara lingvisto, profesoro. Ŝia edzina nomo estas Egri Péterné.

Erzsébet Abaffy [1] naskiĝis la 11-an de marto 1928 en Budapeŝto kaj mortis la 27-an de februaro 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Abaffy frekventis gimnazion en Szeged, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Universitato de Debrecen en 1951. Ekde la sekva jaro ŝi havis postenon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, komence ŝi estis asistanto, poste lektoro, docento, profesoro. En 1985 ŝi doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1988 ŝi iĝis emerita profesoro. Ŝi okupiĝas la plej ofte pri la hungara lingvohistorio. Ŝi ricevis premiojn en 1995, 1999 kaj 2003.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Író és nyomdász viszonya a XVI. században (Rilato inter verkisto kaj presisto en la 16-a jarcento, (1953)
  • Balassi Zsigmond: Lovak orvossága (1957) - tekstoeldono
  • Szöveggyűjtemény a nyelvészeti kötelező irodalom területéről I-II (1965) - kompilado
  • Magyar nyelvtörténet (Hungara lingvohistorio), (1976) - studoj en 2 volumoj
  • Az ősmagyar fonémarendszer történetéhez (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]