Erzsébet Viski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Viski
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1980 (1980-02-22) (44-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Erzsébet Viski [erĵEbet viŝki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Viski Erzsébet estas hungara kajakisto, dufoja olimpiano, dekfoja mondĉampiono.

Erzsébet Viski[1] naskiĝis la 22-an de februaro 1980 en Vác (laŭ alia informo en Kismaros).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Viski maturiĝis private en gimnazio pro la konstanta sportado. Ŝi akiris diplomon en 2001. Ekde 2006 ŝi vivis en Usono. Ŝi ricevis ŝtatajn premiojn en 2000 kaj 2004.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Viski ekde 1989 estis kajakisto en Nagymaros sur la Danubo. Ŝi aĝis dek, kiam ŝi havis signifajn tutlandajn rezultojn. Ekde 1997 ŝia trejnisto estis Katalin Rozsnyói jam en Újpest. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kun du arĝentaj medaloj, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua dekfoje inter 1998-2005 ĉiam kvarope. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2006.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]