Kolektado

El Vikipedio
(Alidirektita el Esperantaĵo)
Saltu al: navigado, serĉo

Unu el la plej ŝatataj hobioj estas la kolektado de objektoj. Kelkaj kolektantoj koncentriĝas al specialaj temoj, kiel ekzemple francaj poŝtmarkoj el la 19-a jarcento aŭ bildkartoj pri sudeŭropaj lumturoj. Aliaj kolektas ĝenerale kaj amplekse, ekz. poŝtmarkojn el ĉiuj landoj kaj pri ĉiuj temoj. Kolektaĵoj kutime estas bone ordigitaj kaj registritaj.

Objektoj de kolektado estas ekzemple:

  • libroj
  • poŝtmarkoj (la kolektadon de poŝtmarkoj kaj similaj poŝtaĵoj oni nomas Filatelo)
  • bildkartoj
  • moneroj
  • esperantaĵoj


---

[redakti] Enciklopedio

Kolektado. La kolekta instinkto kunnaskiĝas kun kelkaj homoj. Oni kolektas la plej diversajn aĵojn. El kulturhistoria vidpunkto estas grava la kolektado de bildoj, libroj, gazetoj, presaĵoj, landkartoj, statuoj, bestoj, floroj, armiloj, roboj, monoj, porcelanoj, komunikiloj, ktp. Sed estas kolektataj ankaŭ la plej diversaj objektoj, kies kolektado unuavide ŝajnas sensenca, kiel bastonoj, tabakujoj pantofloj, perukoj, ŝlosiloj, amuletoj, glumarkoj, poŝtkartoj poŝtmarkoj, tramvojbiletoj, alumetskatoloj, ktp., sed ili per la kolektado akiras gravecon. La kolektantoj sentas plej forte la necesecon de LI, ĉar por la kolektado oni bezonas tutmondajn interrilatojn. Inter la E-istoj estis ĉiam multaj kolektantoj. Ekzistis jam diversaj efemeraj E kolektantaj societoj, kluboj kaj gazetoj, ankaŭ UEA havis antaŭ la mondmilito kolektan fakon, sed ĉiuj tiuj ĉesis. En jan. 1932 fondiĝis „Tutmonda Asocio Kolektanta“ (TAK), kiu jam havas 140 anojn en 14 landoj, ankaŭ propran gazeton Tutmonda Kolektanto, eldonatan en Jablonné n. Orl. (Ĉeĥosl.) Prez. estas d-ro Jozefo Takács, Nagymaros, (Hung.), vicprez. F. Schreibenreiter, Wien, VII. Hermanng. 31/26. Kasisto F. V. Mizera, Jablonné n. O. J. TAKÁCS.

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj