Esperanta Legolibro (Migliorini)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanta Legolibro
Esperanta Legolibro
Esperanta Legolibro
Aŭtoro Elio Migliorini
Eldonjaro 1925
Urbo San Vito al Tagliamento
Eldoninto Eldonejo A. Paolet
Paĝoj 144
vdr

Esperanta Legolibro [1] estas legolibro kompilita de Bruno kaj Elio Migliorini, kiu aperis unuafoje en 1925 ĉe Antonio Paolet en San Vito al Tagliamento, kaj estas reeldonita i.a. en 1958, tiam 255-paĝe. En la jaro 1985, Itala Instituto de Esperanto aperigis la 6-an eldonon en Verona [2].

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro enhavas legaĵojn prenitaj precipe el la verkoj de bonaj esperantistaj verkistoj. La partoj estas "Tra la vivo"; "Tra la lingvo", "Tra la literaturo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen legolibro, kiu konsistas plejparte el pecoj verkitaj de konataj aŭtoroj, kaj kiu estas pro tio pli alloga al la serioza studanto ol la kutima anekdotaro. Ja troviĝas anekdotoj, sed ili estas malmultaj kaj la leganto baldaŭ atingas duan parton, "Tra la lingvo", kiu enhavas ne nur artikolojn de D-ro Zamenhof, de pioniroj kiaj Cart kaj Privat, sed ĉerpaĵon el la moderna verko Retoriko de D-ro Lapenna
— 1952, C.D.A. Capp., Esperanto 563(10), p.272

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4403, paĝo 380
  2. Esperanta Legolibro ĉe libroservo de UEA

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]