Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto laŭ malsupra skemo estas proponata de la vjetnama esperantisto, vortaristo, esperantologo Nguyễn Xuân Thu.[1]

Li atentigis ke tiu ĉi tabelo laŭeble plej fidele sekvas la Konsilojn por Transkribado de La Bona Lingvo kaj la Rekomendojn de Akademio de Esperanto pri esperantigo de vortoj. Tiel, ĝi iomete diferencas de la transskribado de la esperanta versio de “La Rakonto pri Kieŭ”, kiel la forigo de ŭ antaŭ vokalo.

Litero Transskribo Prononco Klarigoj Ekzemplo: Vjetnama skribo (kun signifo) Ekzemplo: Esperanta prononco
1.1. Konsonantoj ĉe komenco de la vorto
b b [b] kiel en Esperanto ba (tri) ba
c k [k] nur antaŭ a, o, ô, u, ư cam (oranĝo) kam
d z [z] kiel en Esperanto da (haŭto) za
đ d [d] kiel en Esperanto đi (iri) di
g g [g] kiel en Esperanto gà (koko) ga
h h [h] kiel en Esperanto hai (du) haj
k k [k] nur antaŭ e, ê, i, y kem (glaciaĵo) kem
l l [l] kiel en Esperanto lê (piro) le
m m [m] kiel en Esperanto mẹ (patrino) me
n n [n] kiel en Esperanto na (anono) na
p p [p] kiel en Esperanto pin (pilo) pin
q k [ku] neniam sola, ĉiam ligita kun litero “u” quê (kamparo) kue
r r [r] kiel esperanta “r”, sed malpli vibranta ru (luli) ru
s ŝ [ŝ] kiel en Esperanto sơn (lako) ŝon
t t [t] kiel en Esperanto túi (poŝo) tuj
v v [v] kiel en Esperanto viêm (inflamo) vjem
x s [s] kiel en Esperanto xe (veturilo) se
1.2. Konsonantoj ĉe la fino de la vorto
c k [k] kiel en Esperanto bác (onklo) bak
m m [m] kiel en Esperanto tôm (salikoko) tom
n n [n] kiel en Esperanto nón (konika ĉapelo) non
p p [p] kiel en Esperanto bếp (kuirejo) bep
t t [t] kiel en Esperanto cát (sablo) kat
1.3. Duoblaj konsonantoj ĉe la komenco de la vorto
ch ĉ [ĉ] proksimume chó (hundo) ĉo
gh g [g] nur antaŭ literoj “e, ê, i” ghi (noti) gi
kh ĥ [ĥ] kiel en Esperanto khen (laŭdi) ĥen
ng n [n] Tre proksimume: antaŭ ĉiuj vokaloj, escepte e, ê, i. ngô (maizo) no
ngh n [n] Tre proksimume. Prononcas kiel ng, nur antaŭ literoj “e, ê, i”. nghe (aŭskulti) ne
nh nj [nj] kiel en Esperanto nhà (domo) nja
ph f [f] kiel en Esperanto phố (strato) fo
th t [t] tre proksimume thu (aŭtuno) tu
tr ĉ [ĉ] proksimume trà (teo) ĉa
1.4. Duoblaj konsonantoj ĉe la fino de la vorto
ch k [k] proksimume ích (utila) ik
ng n [n] tre proksimume ông (sinjoro) on
nh nj aŭ n [nj] [n] tre proksimume, uzebla se nj ne akceptebla kênh (kanalo) kenj aŭ ken
2. Vokaloj
a a [a] kiel en Esperanto bà (sinjorino) ba
ă a [a] Tre proksimume. Neniam staras sole, ĉiam kun konsonanto. ăn (manĝi) an
â a [a] Tre proksimume. Neniam staras sole, ĉiam kun konsonanto. bận (okupita) an
e e [e] proksimume tem (poŝtmarko) tem
ê e [e] kiel en Esperanto đêm (nokto) dem
i I [i] kiel en Esperanto tim (koro) tim
o o [o] proksimume cỏ (herbo) ko
ô o [o] kiel en Esperanto một (unu) mot
ơ o [o] proksimume lợn (porko) lon
u u [u] kiel en Esperanto cúc (krizantemo) kuk
ư u [u] proksimume đứt (rompiĝi) dut
3. Diftongoj
ai aj [aj] kiel en Esperanto tai (orelo) taj
ao ao [ao] kiel en Esperanto báo (ĵurnalo) bao
au [aŭ] kiel en Esperanto báu vật (valoraĵo) baŭ
ay aj [aj] proksimume máy bay (aviadilo) maj baj
âu ou [ou] proksimume gấu (urso) gou
ây ej [ej] proksimume mây (nubo) mej
eo eo [eo] proksimume kẹo (bombono) keo
êu [eŭ] kiel en Esperanto kêu (krii) keŭ
ia ie [ie] proksimume bia (biero) bie
ie [je] kiel en Esperanto Việt Nam (Vjetnamujo) Vjet Nam
iu iu [iu] kiel en Esperanto đìu hiu (senhoma) diu hiu
oa oa [oa] proksimume hoa (floro) hoa
oa [oa] tre proksimume băn khoăn (maltrankvila) ban ĥoan
oe oe [oe] proksimume hỏe (sân) ĥoe
oi oj [oj] proksimume nói (paroli) noj
oo o [o] tre proksimume xoong (kaserolo) son
ôi oj [oj] kiel en Esperanto tôi (mi) toj
ơi oj [oj] proksimume bơi (naĝi) boj
ua uo [uo] proksimume cua (krabo) kuo
ue [ue] proksimume khuê các (loĝejo de nobelaj virinoj) ĥue kak
ui uj [uj] kiel en Esperanto núi (monto) nuj
uo [uo] kiel en Esperanto buôn (komerci) buon
uo [uo] proksimume quở (riproĉi) kuo
uy ui [ui] proksimume khuy (butono) ĥui
ưa uo [uo] proksimume cưa (segi) kuo
ưiuj [uj] proksimume gửi (sendi) guj
ưu uu [uu] tre proksimume ưu tú (eminenta) uu tu
4. Triftongoj
oai oaj [oaj] kiel en Esperanto khoai tây (terpomo) ĥoaj tej
oay oaj [oaj] tre proksimume loay hoay (per ĉiuj fortoj klopodi) loaj hoaj
oeo oeo [oeo] kiel en Esperanto ngoằn ngoèo (serpentuma, zigzaga) noan noeo
uây uej [uej] proksimume khuây khỏa (konsoli) ĥuej ĥoa
uôi uoj [uoj] kiel en Esperanto đuôi (vosto) duoj
uya uje [uje] proksimume khuya (malfrue en la nokto) ĥuje
uyê uje [uje] kiel en Esperanto tuyết (neĝo) tujet
uyu uju [uju] proksimume khúc khuỷu (serpentuma, zigzaga) ĥuk ĥuju
ươi uoj [uoj] tre proksimume tươi (freŝa) tuoj
ươu uou [uou] tre proksimume hươu (cervo) huou

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

La listo havas problemojn el la punkto de fonologio de la du lingvoj.

Stranga disigo de prononco kaj litero[redakti | redakti fonton]

Kvankam Esperanto havas la principon "por unu sono unu litero"[2], la listo montras Esperantajn literojn kaj prononcojn malsame. Ekzemple, laŭ la listo, oni devus prononci "k" el vjetnama q kiel [ku].

Stranga transskribo de diftongoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam vjetnama prononco de hoa estas proksima al [hwa:][3], la listo diras, ke hoa estu skribata esperante kiel "hoa". Tamen, en Esperanto oni prononcas "hoa" kiel [ho:a] ĉar la Esperanta akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Forpasis NGUYỄN Xuân Thu (1932-2017). Universala Esperanto-Asocio (2017-10-19). Alirita 2017-10-19.
  2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj
  3. http://www.lel.ed.ac.uk/~jkirby/docs/kirby2011vietnamese.pdf
  4. L. L. Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, plena gramatiko de esperanto