Esperanto-Grupo Wiesbaden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperantistoj el Wiesbaden kaj apudaj urboj dum la 4-a Visbadena Esperanto-Tago, 2008-08-17

Esperanto-Grupo Wiesbaden estas loka grupo de Germana Esperanto-Asocio en Wiesbaden, Hesio. Ĝi fondiĝis verŝajne en 1906, sed plej malfrue en 1909, ĉar la 1-an de marto de tiu jaro "Esperantistengruppe Wiesbaden" aperigis anonceton pri Esperanto-kurso en la loka gazeto Wiesbadener Tagblatt.

De 1914 ĝis 1979 la ĉefa aktivulo de la grupo estis Kurt Schönrich, kiu prezidis ĝin de ĉirkaŭ 1920 ĝis 1936 (kiam ĝi devis malfondiĝi) kaj denove de 1946 ĝis sia morto. Sekvis lin en tiu posteno Walter Wichmann (1929-), Paul Sikora (1930-), denove Walter Wichmann kaj ekde novembro 1999 Ulrich Matthias (1966-).

Jam de multaj jardekoj la grupo kutimas kunveni unufoje monate; ĝi nuntempe havas ĉirkaŭ 15 pagantajn membrojn. Ĝia plej nova statuto estas de 1927, kaj ĝiaj formalaj membrokunvenoj okazas nur laŭbezone (lastfoje en 1999).

Ekde aprilo 2005 la nomo de la grupo legeblas sur pavimŝtono ("Bürgerstein") sur la plej centra placo de la urbo, la "Schlossplatz" ("Kastela Placo"), inter la Hesa Parlamento kaj la urbodomo.

La ĉefa aranĝo de la grupo estas la (preskaŭ) ĉiujara Visbadena Esperanto-Tago kun prelegetoj kaj ekskurso. En 2008 partoprenis ĝin 22 homoj el Germanio, Britio, Rusio, Bulgario, Rumanio kaj Ĉinio, ĉiuj loĝantaj en Wiesbaden aŭ en apudaj urboj.

Politika agado

En la germana kaj internacia Esperanto-movado, la grupo vekis atenton pro politika agado por Esperanto. Kelkaj membroj de la grupo kunfondis en Wiesbaden la germanan sekcion de EDE (Europa - Demokratie - Esperanto) en 2008, la tutmondan esperantistan partion UNU MONDO en 2009 kaj ties germanan sekcion Eine-Welt-Partei en 2010.

Eksteraj ligiloj

greke Retpaĝo de Esperanto-Grupo Wiesbaden