Estavana Polman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estavana Polman
handbalisto
manpilkado
Nomo Estavana Polman
Naskiĝo la 5-an de aŭgusto 1992 en Arnhem,  Nederlando
Alto 178 cm
Pezo 71 kg
Medaloj
vdr

Estavana Polman (Arnhem, 5-an de aŭgusto 1992) estas nederlanda manpilkistino. Ŝi ludas en Danio por la klubo Team Esbjerg. Ekde 2010 ŝi ludas en la nederlanda teamo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Estevana Polman komencis manpilkadi ĉe AAC 1899 en sia naskiĝurbo Arnhemo. Ŝi havis manpilkadan edukon je la Manpilka Akademio en la sportejo Papendal. En 2011 ŝi kun la teamo Jong Oranje finiĝis sur la dua loko dum la Eŭropa Ĉampionado ĝis 21-jaraĝo, kiu en tiu jaro okazis en Nederlando. En tiu sama jaro ŝi interŝanĝis la nederlandan pintklubon VOC Amsterdam por la dana SønderjyskE Håndbold el Aabenraa.

Dum la unua sezono ŝi kun sia klubo promociis al la dana honora divizio. Post ŝia dua sezono en la sudo de Jutlando ŝi foriris al Esbjerg, kie ŝi ekludis por Team Esbjerg.

Estevana debutis en 2010 en la nederlanda nacia plenaĝula teamo. Por Nederlando ŝi partoprenis al la Mondĉampioneco manpilkado por virinoj en 2011, 2013 kaj 2015. En tiu de 2015 Nederlando atingis la finalon, sed perdis de la Eŭropa- kaj Olimpika ĉampiono Norvegio.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Je la fino de marto 2016 oficiale konatiĝis ke Estevana Polman havas amrilaton kun la nederlanda futbalisto Rafael van der Vaart .[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]