Etna purigado
Etna purigado estas nomo de diversaj praktikoj celantaj krei etne pli homogenan teritorion aŭ atingi sekurecon dum milito per forpelo de etne difinita grupo el difinita teritorio. La termino ĝeneraliĝis en la fruaj 1990-aj jaroj por priskribi okazaĵojn en la internaj militoj de la antaŭa Jugoslavio.
Laŭlonge de la historio okazis multaj kazoj de etna purigado kaj eĉ oni povus aserti, ke ĉe plej parto de gravaj historiaj okazaĵoj okazis gravaj kazoj de etnaj purigado, ekzemple jenaj:
- Fine de la 15-a jarcento kreiĝis la regno de Hispanio kaj tuj poste oni "purigis" la novan landon el islamanoj kaj judoj.
- Post la Unua Mondmilito okazis etna purigado en Orienta Eŭropo kaj ĉefe en la landoj kie ĝis tiam estis parto de la Aŭstrohungara Imperio kaj ĉefe el la eksteraj bordoj de Hungario.
- Antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito okazis unu el la plej teruraj kazoj de etna purigado: tiu de judoj en ĉiu lando okupita de la Nazia Germanio.
- Post la Dua Mondmilito okazis nova etnaj purigadoj en Orienta Eŭropo, ekzemple de germanoj al Germanio.