Eugène-François-Charles Achard de Bonvouloir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène-François-Charles Achard de Bonvouloir
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1776 (1776-12-07)
en Passais
Morto 2-an de majo 1866 (1866-05-02) (89-jaraĝa)
en Château de Vaulaville
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Luc René Charles Achard de Bonvouloir vd
Gefratoj Charles Achard de Bonvouloir vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugène-François-Charles Achard, grafo de Bonvouloir (naskiĝis la 7-an de decembro 1776 en Passais - mortis la 2-an de majo 1866 en la kastelo Vaulaville) estis franca militisto kaj politikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de la grafo Luc René Charles Achard de Bonvouloir, li eniris militŝipan lernejon sed devis sekvi sian elmigrantan patron dum la franca revolucio. Li batalis ene de la armeo de la elmigruloj, poste aniĝis al la rusia mararmeo kie li servis ĝis 1801.

Reveninte al Francio, li detenis sin partopreni publikajn aferojn dum la Unua Imperio.

Li estis nomumita plurfoje kiel prezidanto de la balotkolegio de Bayeux dum la Resurtronigo

La 17-an de aprilo 1823, li estis elektita kiel deputito de Calvados. Li denove kandidatiĝis okaze de la baloto de la 25-a de februaro 1824, sed malsukcesis.

Ĝis 1830, kiam li definitive retiriĝis el publikaj aferoj, Achard de Bonvouloir estis plurfoje membro de la departementa konsilio de Calvados, kiun li prezidis de 1824 ĝis 1830.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]