Eugène Labiche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène Labiche
Labiche, grava franca dramaturgo.
Labiche, grava franca dramaturgo.
Persona informo
Eugène Labiche
Naskiĝo 5-a de majo 1815
en Francio
Morto 13-a de januaro 1888
en Francio
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Nacieco franca
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Condorcet • Lycée Saint-Louis • Lycée Chaptal vd
Familio
Parencoj Émile Labiche vd
Profesio
Okupo verkisto
Aktiva dum 1837–1988 vd
Verkado
Ĝenroj teatraĵoj
Verkoj Le chapeau de paille d'Italie
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugène LABICHE (Esperantigite Eŭgeno Labiŝ) (naskiĝinta la 5-an de majo 1815 en Parizo, mortinta samloke la 13-an de januaro 1888) estis franca dramaturgo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de riĉa industriulo studis jursciencojn, vojaĝis poste en Italujon, disde kie li verkis por kelkaj parizaj gazetoj kelkajn distrajn eseojn. Ilin li publikigis pli poste sub la titolo La clef des champs.

Aperis en 1837 lia unua dramo: La cuvette d'eau, en 1838 la komedieto Monsieur de Coislin (kun granda sukceso). De tiam li dum kvar jardekoj liveris al parizaj teatrejoj, aparte al Palais-Royal, pli ol cent teatraĵojn. Kelkajn estis laŭĝenre eĉ modelaj. Ilia humuro neniam ofendemas. Brilas dialloga spontanecokaj perfekta sceneja tekniko. Menciindas i.a. jenaj:

  • Le chapeau de paille d'Italie (1851)
  • Le misanthrope et l'Auvergnat (1853)
  • Le voyage de M. Perrichon (kun Martin, 1860)
  • La poudre aux yeux (1861)
  • Célimare le bien-aimé (1863)
  • La Cagnotte (1864)
  • Un pied dans le crime (1866)
  • Le plus heureux des trois (kun Gondinet, 1870)
  • Doit-on le dire? (1873)
  • Le prix Martin (kun Augier, 1876)
  • La Clé (kun Duru, 1877).

La unua kolekto de liaj verkoj aparis en 1879 sub la titolo Théâtre de Labiche kun antaŭparolo de Augier. Ĝi ege furoris.

En 1880 Labiche iĝis membro de la Franca Akademio anstataŭ Ustazade Silvestre de Sacy.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 6-7, kio legeblas tie ĉi interrete.