Független Újság

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Független Újság (Sendependa Gazeto) estis hungarlingva liberala politika, socia, ekonomia kaj kritika semajngazeto en Kluĵo aperinta inter 31-a de decembro 1934 kaj 30-a de aŭgusto 1940. Ĝia redaktoro kaj eldonisto estis Ernő Ligeti.

Tendenco de gazeto[redakti | redakti fonton]

Spectator (Miklós Krenner) en lia programdonanta artikolo akcentis la neceson de organizado de la movado de hungara nacimalplimulto sur principo de kunagado kun plimultnacio, de ŝtatlojaleco kaj de la postulo de rajtoj. En aprilo 1935 la gazeto publikis la poemon de Sándor Reményik Ahogy lehet (Kiel povas) kaj komencis la artikolserion "hídverés" (pontkonstruado), pri kiu temo skribis Hegedűs Nándor, Kacsó Sándor, Tabéry Géza, Tavaszy Sándor kaj aliaj. Je la enketo "junulara kaj nacimalplimulta politiko" publikis la opiniojn de reprezentantoj de radikalaj kaj socialistaj junuloj. Ernő Ligeti en sia artikolserio skizis la historian vojon de la hungara nacimalplimulto ekde 1919 ĝis la 30-aj jaroj. Spectator ekirigis la debaton pri la nacimalplimulta fronto aŭ la kreado de demokrata partikoalicio. En 1936 oni debatis pri la kreado de demokrata spirita fronto (Erdélyi Ágnes, Heves Renée, Jancsó Elemér, Kovács Katona Jenő, Körösi Sándor, Méliusz József, Mikó Imre kaj Szenczei László). En printempo de 1937 komencis la enketo pri la problemo de "renkontiĝo de junaj hungaroj" en kiu partoprenis: Asztalos Sándor, Balogh Edgár, Bányai László, Demény Dezső, Jancsó Elemér, Jordáky Lajos, Kéki Béla, Kovács Katona Jenő, Nagy István, Szemlér Ferenc, Szabédi László, Szenczei László, Venczel József, Vita Sándor kaj Wass Albert. La gazeto publikis la preparan raporton de Vásárhelyi Találkozó kun subskriboj de Áron Tamási, Asztalos Sándor, Jordáky Lajos, Nagy István, Petrovay Tibor kaj Vita Sándor; starpunktis ankaŭ pri mondpolitikaj problemoj : apogis la Paneuropa-movadon, decide starpunktis kontraŭ la faŝismo. La gazeto apogis la altnivelan literaturon. Ĝi publikis la verkojn de: Antalffy Endre, Berde Mária, Hunyady Sándor, Járosi Andor, Karácsony Benő, Károly Kós , Lakatos Imre, Ligeti Ernő, Molter Károly, Raffy Ádám, Szántó György, Szentimrei Jenő, Székely Mózes, Tamási Áron, Arató András, Hegyi Endre, Tompa László , Cseresnyés Sándor, Gábor István, Kalotai Gábor és Mikes Imre, Jancsó Elemér. Li staris apud la junaj realistoj kontraŭ la transilvaniisma romantiko (Kovács György, Kovács Katona Jenő, Szemlér Ferenc, Szenczei László). Ĝi publikis ankax socialistan literaturon: la poemojn de Keleti Sándor, Salamon László kaj Szilágyi András, la verkojn de Méliusz József; poemojn de Kassák Lajos, Illyés Gyula, Miklós Radnóti, Sándor Weöres, Forgács Antal, artikolojn de Barta Lajos, Bálint György, Veres Péter kaj Kassák Lajos, prozverkojn de Zsigmond Móricz kaj Sándor Márai. El la rumana kulturo publikis tradukaĵojn de Vasile Alecsandri, Mihai Eminescu, Ion Minulescu, Rădulescu-Motru kaj de aliaj. El la universala literaturo aperis verkoj de Ilja Ehrenburg, Valentin Katajev, Max Brod, Ernst Toller, Kurt Tucholsky, Egon Erwin Kisch, Arthur Rimbaud, Louis Aragon, Luigi Pirandello, Ignazio Silone, William Somerset Maugham, Katherine Mansfield, Benedetto Croce. La eldonisto kaj redaktoro de la gazeto en sia memuaro konstatis: " La Független Újság sekve de kunludo de cirkonstancoj senvole ricevis gravan publikopiniformigan rolon."

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]