McDonnell Douglas F-4 Phantom II

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el F-4 Phantom II)
McDonnell Douglas
F-4 Phantom II
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: McDonnell Douglas (Nuna Boeing)
Unua flugo: 27-an de majo 1958
Enkonduko: 30-an de decembro 1960
Uzanto: Usona Aerarmeo
Reĝa Aerarmeo
Produktperiodo: 1958-1981
Produktkvanto: 5,195
vdr

La McDonnell Douglas F-4 Phantom II (F-4) estas usona jetmotora ĉasaviadilo. F-4 estas rekonata ĉasaviadilo, kiu estis uzitaj de Aerarmeo.

Kiel la ĉefa ĉasaviadilo de Unua mondo, F-4 partoprenis en multaj militoj, kiel Vjetnama milito kaj Falklanda milito, Irana-Iraka milito kaj Golfa milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1953, McDonnell Aircraft komencis prilaboron de novan ĉasaviadilon, kiu estis bazita de antaŭa ĉasaviadilo de kompanio, F3H Demon. Uzante novan jetmotoron General Electric J79, Nova modelo ricevis bonan rendimenton en flugo. La 19-an de septembro 1953, McDonnell proponis al mararmeo pri nova ĉasaviadilo. Mararmeo interesis pri nova modelo, sed Grummann XF9F-9 kaj Vought XF8U-1 havis jam havas plenuman supersonikan rendimenton. McDonnell modifis sian ĉasaviadilon kiel tutvetera ĉasbombaviadilo. En 1955 mararmeo ordonis du ekzemplojn XF4H-1 kaj kvin YF4H por fabrikada kvalifiko. La modelo sukcese finis unuan flugon en 1958, kaj F-4 estis donita en servo en 1959.

Post de la komenco de mararmea servo, Usona Aerarmeo ankaŭ selektis F-4 por selekti ĉefa ĉasaviadilo, ĉar Defenda Sekretario Robert McNamara al aerarmeo deziris selekti unuigitan ĉasaviadilon por ĉiuj armitaj fortoj. Aerarmeo interesis pri rolo de ĉasbombaviadilo, tial plibonigis funkcion de armaĵo. En decembro 1964, unua F-4 komencis servon en Aerarmeo.

La F-4 debutis en Vjetnama milito. Unue, F-4 ne ekipis kanonon por aerbatalo, ĉar armea ĉefeco opiinis ke misiloj eblis anstataŭi kanonon. Fakte misiloj kiel AIM-9 Sidewinder efekte interkaptis aviadilojn en Dua Tajvana Markola Krizo. Tamen en Vjetnamio misiloj ofte malfunkciis, tial kiam pilotoj uzis ĉiujn misilojn, oni revenis al aerbazo aŭ ŝipo, ĉar ili ne havis por interkapto. Poste aldonis kanonon en F-4, kaj F-4 eblis batali kun kontraŭulaj aviadiloj, uzante kanonon kiel klasika aerbatalo.

Eĉ post la aperoj de novaj ĉasaviadiloj kun elektronikaj tekonlogioj, kiel F-15 kaj F-16, danke al bona rendimento kaj malalta operaciadkosto, multaj aerarmeoj daŭrigas operaciadon de F-4 ĝis nun. Nuntempe Greka, Irana, Japana, Sud-koreia, Turka aerarmeo operacias F-4.

Specifaĵo (F-4E)[1][redakti | redakti fonton]

  • Longo: 63ft 0in (19.2 m)
  • Alto: 16ft 6in (5.0 m)
  • Enverguro: 38ft 4.5in (11.7 m)
  • Maks. rapido: Mach 2.23 (1,472 mph, 2,370 km/h)
  • Povejo: Du General Electric J79 jetmotoroj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Knaack, Marcelle Size. Encyclopedia of U.S. Air Force Aircraft and Missile Systems: Volume 1 Post-World War II Fighters 1945–1973. Washington, DC: Office of Air Force History, 1978. ISBN 0-912799-59-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]