Fada Arĥej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fada Arĥej
faunal reserve [+]

LandoĈado

Areo2 110 km² (211 000 ha) [+]


Estiĝo1967

Fada Arĥej (Ĉado)
Fada Arĥej (Ĉado)
DEC
Fada Arĥej
Fada Arĥej

Map
Fada Arĥej
Vikimedia Komunejo:  Fada Archei Faunal Reserve [+]
vdr

La Naturrezervejo Fada ArĥejFada Archei situas en la nordoriento de Ĉado, en la regiono Ennedi sude de la urbo Fada. Ĝi estis establita en 1967 kaj kovras areon de 2110 km² en la okcidenta parto de la montarmasivo Ennedi.

La tereno de la naturprotekta areo konsistas el plataj areoj en la okcidenta parto, kiuj estas kovritaj de la duondezerta vegetaĵaro de la Suda Sahara herbo kaj arbusta savano. La orienta parto kuŝas en la sabloŝtona dezerto de la montarmasivo Ennedi kun siaj eroziitaj gorĝoj profunde en la roko. Ene de tiuj estas ses lagoj nutritaj de fontoj de la Nubia sabloŝtona akvejo. La ĉiutaga akvoelfluo de la grundakvorezervujo estas proksimume 600 ĝis 700 m³ tage, tiel ke galeriarbaroj povas disvolviĝi ĉirkaŭ la lagoj. Tiuj konsistas el akacioj Acacia nilotica kaj Acacia seyal, Adina microcephala, Dezerta daktilo (Balanites aegyptiaca), Boscia angustifolia, diversaj specoj da fikusoj kaj Vitex doniana.

Inter grandaj mamuloj, en la areo de la naturrezervejo menccindas ekzemple leonoj (Panthera leo), gepardoj (Acinonyx jubatus), adaksoj, specioj da antilopoj (Addax nasomaculatus), kaprenoj de la specio Ammotragus lervia kaj la Dorkas-gazelo (Gazella dorcas). Tamen, la grandeco de la populacioj necertas ĉar neniuj censoj estis entreprenitaj ekde la 1970-aj jaroj.

La birdfaŭno estas pli riĉa; en 1997, ekzemple, nombreblis konsiderindaj grupoj de la burĉela stepkoko (Pterocles coronatus), la stristepkoko (Pterocles lichtensteinii), la dezerta strigo (Bubo ascalaphus) kaj la longvosta sturno (Lamprotornis pulcher).