Longvosta sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta sturno
Longvosta sturno
Longvosta sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Aplonis
Specio: 'A. magna'
Aplonis magna
(Schlegel, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longvosta sturno (Aplonis magna) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis.

Ĝi estas endemio indiĝena de la insuloj Sĉutenoj ĉe Novgvineo norde de la okcidenta parto de la insulo apartenanta al Indonezio, grava areo de birda endemismo.[1] Tiu specio estis iam traktata kiel parto de superspecio kun la Metalosturno. Estas du subspecioj, la nomiga raso, kiu loĝas en Biako, kaj brevicauda, kiu troviĝas en Numforo. Ĝi vivas en ampleksa gamo de habitatoj je ĉiuj altitudoj, inklude naturan arbaron kaj arbarbordojn, krom homomodifitaj duarangaj arbaroj kaj ĝardenoj. Spite ties malgranda tutmonda teritorio tiu specio ne estas konsiderata minacata de homa agado kaj restas komuna ene de sia teritorio kaj pro tio estas listita kiel malplej zorgiga fare de la IUCN.[2]

Iam oni konsideris ke ĝi formas superspecion kun la Metalosturno.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Longvosta sturno estas granda sturno 28 al 41 cm longa, inklude voston. Ne estas gravaj diferencoj inter seksoj. La vosto estas tre longa, tiom aŭ eĉ pli longa ol la korpo en la nomiga raso, kvankam ĉe la raso brevicauda ĝi estas nur dutrione tiom longa kiom la korpo.[2] En naturo ili levas kaj malfermas tiujn grandajn vostojn.[3] La plumaro de tiu specio estas nigra kun oleverda brilo korpe, kvankam la subspecio brevicauda estas malpli brila ol la nomiga. La brilo en kapo estas bronzkolora kaj la plumoj de la frunto estas hirtaj. Piedoj kaj beko estas nigraj kaj la iriso estas ruĝa al bruna.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Oni scias malmulte pri la biologio de tiu specio. Ili estas rimarkindaj birdoj, sidantaj sur elstaraj malfermaj ripozejoj en arboj simile al dikruro.[3] Ties alvokoj estis priskribataj kiel serio de laŭtaj triladoj, kaj estas ankaŭ descenda trenovoĉo "ĉiuuu". La specio loĝas en malgrandaj grupoj aŭ en paroj, kaj manĝas fruktojn en arboj kaj inter subkeskaĵaro. Oni scias nenion pri ties reprodukta biologio krom ke ili nestumas alte en arboj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Geelvin Islands. EBA factsheets (2009). Alirita 8 January 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-03. Alirita 2010-04-17.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Craig, Adrian. (2009) Handbook of the Birds of the World. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-50-7.
  3. 3,0 3,1 Melville, D (1980). “Some observations on birds in Irian Jaya, New Guinea”, Emu 80 (2), p. 89–91. doi:10.1071/MU9800089a.