Farkas Bethlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BETHLEN Farkas, bethleni (betlen) estis hungara kanceliero de Transilvanujo, historiverkisto naskita en 1639 kaj mortinta en Betlenszentmiklós la 30-an de decembro 1679.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Farkas Bethlen lernis en unitariisma kolegio de Kolozsvár kaj en reformita kolegio de Gyulafehérvár. En 1657 li revenis el manovro de Pollando akompanante la reganton Georgo Rákóczi la 2-a. En majo 1658 komisiite de reganto traktis en Pozsony kaj Vieno pri la milita helpo de imperiestro. En 1661 li estis adepto de Johano Kemény, tial la landkunveno en marto 1662 kondamnis lin je konfisko de liaj havaĵoj. En 1663 li aliĝis al Apafi la 1-a kaj la juĝon pli fruan oni senvalidigis. En 1666 li estis regantkonsilanto, ekde 1667 li estis ĉefprefekto de departemento Fejér. En 1676 li aliĝis al ligo kontraŭ Pál Béldi. Provizore ekde 1678 li estis nomumita kanceliero. En februaro de 1678 li estis sendito al kortego turka pri afero Béldi. Lia historiverko pri periodo de Transsilvanujo inter 1525-1609 estas grava fontoverko.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Historia de rebus Transylvanicis (teljes kiadása: Benkő József, Nagyszeben, 1782-93. I-VI)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Svéda Pál: B. F. históriája (Pécs, 1938).

Fonto[redakti | redakti fonton]