Fasilo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fasilo (Fasile) estas internacia planlingvo-projekto proponita de brazila eks-esperantisto Balduino Egon Breitenbach (1949-) en 1999.

Laŭ ideo de BREITENBACH estas klare ke idealisma movado malfaciligas la diskonigon de Esperanto kaj oni devas oferti al la homaro "komercan" lingvon per komercaj iloj.

La nomo de la lingvo venas de fas- (facil-) + -il- (-il-) + -e (-o) = "facililo".

Enhavo

[redakti] Gramatiko

[redakti] Alfabeto kaj prononco

  • Vokaloj: a e i o u;
  • Duonvokaloj: w (ŭ), y (j);
  • Konsonantoj: b d f g j k l m n p r s t v x z (ĵ kaj ŝ en Esperanto = j kaj x en Fasile;
  • Akcenta silabo: Ĝenerale sur antaŭlasta silabo.
  • Por eviti malfacile prononceblajn kombinojn oni ekzemple neniam uzas literon "s" antaŭ konsonanto en komenco de vortoj kiel "staro" en Esperanto.

Do ne ekzistas kombinoj ĉispecaj (ekzemple): sporto, scienco, sfigmometro, littuko, senchava, adverbo, signo, psikologio, kserografio.

[redakti] Morfologio

Baza vortaro konsistas el unusilabaj radikaloj: Dog-o (hundo), libr-e (libereco), kar-e (aŭtomobilo), mig-uy (geamikoj), om-a (virino).

Estas kvar finaĵoj por substantivoj: -e por ne vivantaj kaj -o, -a, -u por vivantaj estoj. Finaĵoj: "o" por viraj substantivoj; "a" por virinaj substantivoj; "u" por ge-ideo aŭ nekonata sekso. Finaĵo "y" por pluralo. La akuzativo estas indikata per uzo de vorteto "ni" post vortoy. En strukturo Nominativo -> Verbo -> Akuzativo oni ne bezonas diferencigon, kia estas -n en Esperanto.

En Fasile ekzistas nur tri prefiksoj: aw- (mal-), dal- (ne plu) kaj rew- (re-). Sed ĝiaj litero-kombinoj ne aperas en aliaj vortoj. Ĉi tiu, laŭ aŭtoro, estas avantaĝo en la vorto-kunigo kaj helpa por tuja kompreno. Estas preskaŭ tiom da sufiksoj en Fasilo kiel en Esperanto.

Verbaj infinitivoj kaj imperativoj akcentitaj en lasta silabo kiel en Ido: lernar (lerni), kantar (kanti), vidar (vidi); verbaj imperativoj: lernez (lernu), kantez (kantu), videz (vidu). Verboj havas pli kompletan kaj ne tiom "nazaligitan" sistemon de participoj rilate Esperanton:

azi = anta;
ezi = imperativo;
izi = inta;
ozi = onta;
uzi = "unta";
adi = ata
edi = enda;
idi = ita
odi = ota
udi = "uta";

Akcentigo sur lasta silabo okazas en adverboj kaj vortoj ne finitaj per vokalo. Ekzemploj: "siman" (sim+an), "simon" (sim+on), "simel" (sim+el), "nun", "ĉi tiom" kaj "ĉi tiel" en Esperanto.

Finaĵo "-i" por adjektivo; multaj finaĵoj ĉe la adverboj: "olel" (ĉiel), "olin" (ĉie),"olon" (ĉio), "olan" (ĉiam), "prevan" (antaŭe), "previn" (loke antaŭe), "prevon" (kvante antaŭe). Ekzistas multaj aliaj eblecoj. En kazoj kiam klareco permesas oni povas uzi solan radikalon kiel adverbon.

[redakti] Sintakso

Baza strukturo SVO (subjekto, verbo, objekto).

Akcentigo sur lasta silabo okazas en demandaj formoj kiel "kiman" (kim+an) kaj iliaj respondoj kiel "nilan" (nil+an).

[redakti] Ekzemploj

Patro Nia: "Pamo Juydi, azi in sele: Santedez vudi nome. Vudi kinge venez tem juy. Lawijez vudi vile, in munde el in sele. Givez pane di eji dage tem juy. Pardez juydi fensey el juy pardaz tomuy fensazi juy. Na permez juy awlawar, sed protez juy ril awbone".

Babela turo (Genezo (11:1-9))

1. Kay ol rejire abazi soli linge kay memi vordey. 2. Kay inan omiru, ivazi tem eyste, findiz plati reje in Xinar, kay genan vitiniz tomin. 3. Kay luy inti paliz "Juy genez! Juy igez brikey kay kukez ley il pire." Luy usaziz brikey il roke kay beyte tedon gluigaje. 4. Kay luy paliz: "Juy genez! Juy igoz por juy un urbe kay un tope di tore til sele! Kay juy abigez fami title por juy, golel juy na disigidez tranin oli sore di rejire!" 5. Kay Deu ivaziz subin por vidar urbe kay tore igadi dun omiru. 6. Kay posan Deu paliz "Ximel luy uni omiraz kay uni lingaz, kay sime-ni luy genan igaz! Siman, ebijoz ole-ni luy viloz igar! 7. Juy ivez! Juy ivez subin kay juy konfigoz luydi linge por eju na prenoz altru!" 8. Kordel Deu disi irigiz luy tranin ol sore di rejire, kay law grade luy daligiz urbe. 9. Simal le titladaz Babel, al Deu tomin konfigiz linge di ol rejire, kay din Deu disigiz omiru tranin ol sore di rejire.

[redakti] Ekstera ligo

[redakti] Bibliografio

Breitenbach, Balduino Egon, 1949-
Projeto da língua mundial
Porto Alegre : Planeta i - Informática, 1999.
205p. ; 23cm. ISBN 85-87337-01-7 (broch.)

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj