Felsőberecki
El Vikipedio
Felsőberecki (felŝObrecki) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Cigánd. Felső signifas: supra.
- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 98 m
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 3985
- Telefonprefikso: 47
Situo [redakti]
Felsőberecki situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Bodrog, laŭ la slovaka landlimo, fine de mallonga sakovojo. Sátoraljaújhely troviĝas 10, Sárospatak 13, Cigánd 23, Miskolc 90 km-ojn.
Historio [redakti]
Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, la limo estas senkontrole trairebla. Felsőberecki havas akvonivelan mezurilon, pli malsupren la rivero estas navigebla. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana preĝejo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco