Ferenc Fülöp (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Fülöp
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1952 (1952-02-23)
en Szank
Morto 17-an de julio 2021 (2021-07-17) (69-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo universitata instruisto • kemiisto
vdr

Ferenc FÜLÖP, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülöp Ferenc estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2007, ordinara en 2013) de Hungara Scienca Akademio.

Ferenc Fülöp [1][rompita ligilo] naskiĝis la 23-an de februaro 1952 en Szank, mortis la 17-an de julio 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Fülöp akiris diplomon en universitato en Szeged en 1975, poste li havis postenon en uzino pri medikamentoj en Budapeŝto. Li ekinstruis en universitato en Szeged en 1981, kie li profesoriĝis en 1991, li estis elektita dekano en 2006. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1983, li doktoriĝis en 1990 antaŭ la akademio. Li partoprenas en la laboro de universitata medikamenta instituto ekde 1996. Li studvojaĝis al Turku kaj Bonn. li partoprenas en redaktadoj de fakrevuoj, ekzemple Mini Reviews in Organic Chemistry. Li okupiĝs precipe pri medikametoj. Li ricevis premiojn inter 1975-2009.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nitrogen Bridgehead Compounds. Part 8. Ring Transformations, IV. Synthesis and * Reactions of 2,3-Cycloalkylene-4H-pyrido[1,2-alpha]pyrimidin-4-ones (1979)
  • 2-Szubsztituált 2-azapirakridon származékok szintézise (1988)
  • Chemistry of hydrazinoalcohols and their heterocyclic derivatives. Part 1.
  • Synthesis of hydrazinoalcohols (2005)
  • Synthesis of carbocyclic and heterocyclic β-aminocarboxylic acids (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.