Ferenc Holubán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Holubán
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1887 (1887-09-29)
en Mezőkovácsháza
Morto 6-an de marto 1945 (1945-03-06) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • sporta trejnisto • spektakla luktisto
vdr

Ferenc Holubán, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Holubán Ferenc Mihály estis hungara luktisto, olimpiano, trejnisto, spektakla luktisto.

Ferenc Holubán[1] naskiĝis la 29-an de septembro 1887 en Mezőkovácsháza, li mortis la 5-an de marto 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Holubán akiris buĉistan licencon. Li havis edzinon.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Holubán estis luktisto komence en tiama hungara urbo Arad. Li venkis en konkurso en Debrecen en 1905, post jaro li translokiĝis al Budapeŝto. Li estis samtempe halterlevisto kelkajn jarojn, tamen li apartenis al la hungara nacia luktista teamo ĉirkaŭ jaron. Li estis olimpiano en Inter-Olimpiko 1906 kun bronza medalo, poste li forlasis la amatoran statuson kaj li estis spektakla luktisto en Usono aŭ li luktadis en cirkoj, sed li estis ankaŭ trejnisto jam ekde 1908. Lia kariero jam ne estis sukcesa en la 1930-aj jaroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]