Ferenc Hudecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Hudecz [hudec], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hudecz Ferenc estas hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (2010).

Ferenc Hudecz [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1952 en Budapeŝto.

Biografio

Ferenc Hudecz ricevis diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1977, poste li samloke esploris. En 1979 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filojn. En 1996 li habilitiĝis en Universitato Eötvös Loránd kaj li iĝis rektoro en 2006, katedrestro en 2010. Ekde la 1980-aj jaroj li esploris ankaŭ en Usono, Britio, Germanio, Japanio. Li okupiĝis precipe pri peptidoj. Li ricevis premiojn kaj memormedalon inter 1986-2011.

Verkaro (elekto)

  • Polimer terapeutikumok (1998)
  • Design of synthetic branched chain polymeric polypeptides for targeting/delivering bioactive molecules (2001)
  • Peptid-út (Peptida vojo), (2012)

Fontoj