Ferenc Siklér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Siklér
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1971 (1971-03-04) (53-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto • partiklofizikisto
vdr

Ferenc Siklér [ŝiklEr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Siklér Ferenc estas hungara eksperimenta altenergia partikla fizikisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Ferenc Siklér[1] naskiĝis la  4-an de marto 1971(nun 1971-03-04) en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Siklér maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1989, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, eĉ li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1998. Li esploris en fizika instituto ekde 1997 en Budapeŝto, poste en CERN en Ĝenevo. Intertempe li doktoriĝis (DSc) en 2014 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis pri esploroj de altenergiaj kolizioj de protonoj, evoluado de novaj taksaj metodoj. Li ricevis premiojn inter 1999-2016.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • First Results From Na49 ON Pb+pb Collisions AT 158 Gev/nucleon (kunaŭtoro, 1995)
  • Evidence for non-Gaussian tail in 3-dimensional pion emission source at SPS (kunaŭtoro, 2007)
  • Search for disappearing tracks in proton-proton collisions at sqrt(s) = 8 TeV (kunaŭtoro, 2015)
  • Strange hadron collectivity in pPb and PbPb collisions (kunaŭtoro, 2023)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. hungarlingva datenaro de muzeo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.