Fertagus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fertagus
negoco • fervoja linio • entrepreno vd
Dum 1999 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Almada
Lando Portugalio
TTT Oficiala retejo
vdr

Fertagus estas portugala transportkompanio, parto de la Grupo Barraqueiro. Ĝi funkciigas antaŭurban pasaĝeran relservon koncesionitan fare de la Portugala Ŝtato, inter stacio Roma-Areeiro en Lisbono kaj stacio Setúbal sur longo de 54 km. Tiu servo uzas partojn de Linha de Cintura kaj de Linha do Sul, kaj transiras la Ponton 25-a de aprilo uzante 18 duetaĝajn elektrajn motortrajnojn UQE (serio CP 3500) kun klimatizilo, numeritajn de 3501 ĝis 3518. La firmao ankaŭ funkciigas aron da aŭtobusoj sur itineroj ligantaj kelkajn el ĝiaj stacioj sur la suda bordo de Taĵo kun pli malproksimaj lokoj. Fertagus ankaŭ respondecas pri administrado de la butikumadaj arkadoj ĉe stacioj Pragal, Corroios, Foros de Amora, kaj Fogueteiro.

En 2014, Fertagus respondecis pri ĉirkaŭ 80 mil ĉiutagaj vojaĝoj.


Diagramo de la antaŭurbaj trajnoj de Lisbono (CP kaj Fertagus)

Fervojaj stacioj[redakti | redakti fonton]

Fervojaj stacioj Campolide kaj Pragal

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]