Fervoja trako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reloj, kuŝantaj sur ferbetonaj reltraboj, en stacio Prievidza, Slovakio, 2002.

Trako estas fervoja vojo. Ĝi konsistas el du ŝtalaj reloj, kuŝantaj sur reltraboj (ŝpaloj). Reltraboj povas esti faritaj el ligno, ferbetono kaj malofte el ŝtalo.

Reloj estas muntitaj sur reltraboj per specialaj fiksiloj. Por lignaj reltraboj la fiksiloj estas specialaj grandaj najloj. Por ferbetonaj reltraboj fiksiloj estas ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj. Inter ferbetona reltrabo kaj relo ĉiam estas guma enmetaĵo por eviti detruon de reltraboj per frapoj de vagonoj.

Vidu ankaŭ