Uzanto-Diskuto:Sternchen96

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sternchen96!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 12:25, 24. Okt 2010 (UTC)

Via babelkesto en via uzantopaĝo[redakti fonton]

Saluton, Sternchen96. Mi ĵus anstataŭis la ŝablonon {{Babel-8}} en via uzantopaĝo per {{Babel}}. Ĉilasta ekde nun estas aranĝata per la nova Lua-modulo {{Babel}} kaj tial ne plu aperas strangaj tekstoj super via bildo kaj inter la internaj ŝablonoj de la babelkesto. Do, eĉ ŝablonoj nun funkcias en la babelkesto sen iuj ĝenaj tekstopecoj. Mi esperas, ke la ŝanĝo estas en ordo. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 19:27, 30 Maj. 2015 (UTC)

Jes! Mi dankegas! --Sternchen96 (diskuto) 12:06, 31 Maj. 2015 (UTC)

Bonvenon revizianto[redakti fonton]

--Salatonbv (diskuto) 08:12, 19 Jun. 2015 (UTC)

Saluton. Mi jam vidis, ke vi atentas pri tiu artikolo. Mi sciigos kial mi venis tien. Mi klopodas plialtigi la kategorion de Havendaj artikoloj kaj mi venis al Trajno ĉar nun mi moviĝas ĉe la litero to. Vi kontrolu mian agadon, korektu, aldonu kaj se vi volas ke al vi, kiel trajnemulo, mi lasu tiun artikolon, libere diru kaj vi plialtigu ĝin al pli ol 30 000 bitokoj, ĉu?--kani (diskuto) 20:14, 23 Jun. 2015 (UTC)

@Kani: Mi dankegas vin pri tiu propozicio! Mi konfesas, mi estas frapita pri ĝi. Dum la sekva tempo mi ne havos okazon por plua projekto. Mi nuntempe skribas grupon de 8 novaj koneksaj artikoloj kaj ŝablonon por tiuj. Plue mi poste ekiros al 1 ½ semajnoj da ferioj sen aliro al la reto. Tiel mi opinias, ke estos pli bone, se vi realigos tiun projekton. --Sternchen96 (diskuto) 11:23, 25 Jun. 2015 (UTC)
Do, mi jam altigis la artikolon Trajno super 10 000 kaj mi iros al alia artikolo. Nun mi devas suprenigi multajn super 10 000 kaj iam mi reiros la liston de la artikoloj en 2a kategorio por suprenigi ilin al supra kategorio super 30 000. Tio signifas monatojn kaj eble eĉ jarojn, do, se dume vi iam havos tempon kaj emon, revizitu la paĝon ĉar certe estos multo kion vi deziros fari tie. Ĝis kaj dankon. --kani (diskuto) 22:38, 25 Jun. 2015 (UTC)