Fiŝhomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skulptaĵo en Liérganes, omaĝa al Fiŝhomo.

La Fiŝhomo de Liérganes estas mita estaĵo de la kantabra mitologio. Laŭ legendo, ĝi estas homo malaperinta en maron, kies aspekto iĝis amfibia. Dum Klerismo, hispana monaĥo Benito Jerónimo Feijoo studis la legendon kaj konsideris ĝin parte vera.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Meze de la 17-a jarcento, en la vilaĝo Liérganes (en norda Hispanio) vivis geedzoj Francisco de la Vega kaj María de Casar, kiuj havis kvar filojn. Kiam patro Francisco mortis, laŭ volo de patrino María, samnoma filo Francisco translokiĝis al Bilbao, por iĝi ĉarpentisto.

En 1674, Francisco iris kun amikoj al maro por naĝi, unu tagon antaŭ la Tago de Sankta Johano, festa en Hispanio. Dum naĝado forta akvofluo malaperigis lin en maron kaj oni ne plu sciis pri li. Tamen, en 1679, en Kadizo (suda Hispanio), fiŝkaptistoj asertis, ke ili vidis akvan estaĵon kun homa aspekto. Tiu estaĵo aperis multfoje kaj oni sukcesis kapti ĝin per pano kaj reto. Tiam oni konstatis, ke ĝi estas homo fiŝo-forma kun skvamoj.

Tiam li estis alportita al kadiza monaĥejo de Sankta Francisko, kie oni pridemandis lin. Li sukcesis fuŝe diri unu vorton: Liérganes. Homoj en Kadizo ne konis tiun ĉi loknomon, sed kantabro laboranta en Kadizo menciis, ke temas pri vilaĝo en Kantabrio. Ankaŭ Domingo de Cantolla, sekretario de Inkvizicio, konfirmis tion, ĉar Liérganes estis lia devenloko.

Poste, la novaĵo pri la okazaĵo alvenis al Liérganes, kie oni demandis pri iu ajn malaperinto. La homoj de Liérganes respondis, ke en la lastaj kvin jaroj nur malaperis Francisco de la Vega. Tiam, loka monaĥo Juan Rosendo veturis kun Francisco al Liérganes, por konstati ĉu li vere devenis de tiu loko. Kiam ili alvenis en la vilaĝon, Francisco hastis al domo de María de Casar, kiu tuj konfirmis, ke li estas ŝia filo.

Reveninte en domo de patrino, Francisco vivis trankvile kaj montris intereson pri nenio. Li iris sen ŝuoj kaj ofte senveste, kaj apenaŭ parolis. Li pasis ankaŭ longan tempon sen manĝi kaj montrante nenian entuziasmon. Post naŭ jaroj en la domo de patrino, li malaperis denove en maron kaj oni ne plu sciis pri li.