Filemono kaj Baŭciso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filemono kaj Baŭciso
paro en la greka mitologio
Informoj
vdr

Filemono kaj Baŭciso (helene Φιλήμων και Βαυκίς, latine Philemon a Baucis) estis en la helena mitologio paro de gemaljunuloj el Frigio.

Filemono kaj Baŭciso, Johann Carl Loth, antaŭ la jaro 1659

Ilia historieto estas prefere legendo aŭ fabelo ol mito. Ĝi estas el tempoj, kiam olimpiaj dioj diversfoje vagadis sur la tero, por ke ili eksciu kiel vivas kaj kondutas la homoj.

Okazis, ke tian promenon efektivigis la plej alta dio Zeŭso akompanata de la dia heroldo Hermeso. Estis jam malfrue antaŭvespere, kiam ili en iu frigia vilaĝo serĉis tranoktejon kaj manĝon por refortiĝi. Sed vane ili iradis de domo al domo, loĝantoj de grandaj domoj ne aŭdis la petojn, eĉ ne malfermis la pordojn. Ĝis kiam ili venis al povra malalta dometo riparita per pajlo, trovis malfermitajn pordon kaj koron.

En la dometo loĝis maljunaj geedzoj, kiuj nekonatajn pilgrimantojn elkore bonvenigis kaj proponis al ili el siaj negrandaj provizoj kion povis, preparis al ili modestajn kuŝejojn kaj eĉ verŝis glasojn da vino. La maljunuloj, kiuj nomiĝis Filemono kaj lia edzino Baŭciso ekmiregis, kiam vidis, ke la vino en la kruĉeto ne malmultiĝas, kaj ke ĝi mem aldoniĝas. Nur poste ili ekkomprenis kiajn noblajn vizitantojn ili havas sub la tegmento. Ili volis ankoraŭ pli gastigi ilin kaj rosti por ili sian ununuran lastan anseron. Sed tion Zeŭso ne permesis, por ĉio tre dankis kaj petis, ke la geedzoj iru kun ili sur proksiman monteton. Kiam ili venis tien kaj rerigardis vilaĝon, vidis, ke ĉiuj domoj estas subakvigitaj. Ununura ilia dometo situis sur la seka tero. Antaŭ iliaj okuloj ĝi eĉ transformiĝis en belegan templon kun la ora tegmento.

Zeŭso laŭdis ilin pro ilia bonkoreco kaj afableco kaj proponis al ili plenumon de ia ajn ilia deziro. Filemono kaj Baŭciso interkonsiliĝis momenton kaj poste surgenuiĝis kaj petis, ke ili povu esti gardantoj de la nova templo kaj servantoj de dioj. Kaj ankoraŭ ili petis, kiam venos ilia tempo, ke ili povu foriri kune el tiu ĉi mondo, por ke ili ne devu priploradi unu la alian. La dioj promesis tion al ili.

La maljunuloj vivis ankoraŭ longe kaj kiam fakte venis ilia tempo, rememoris longan komunan vivon kaj vidis kiel ili ĉirkaŭkreskas per branĉoj kaj foliaro. Ili ŝanĝiĝis en arbojn, la maljunulo Filemono en kverkon kaj lia edzino Baŭciso en tilion.

Ilian historieton prilaboris Ovidio en siaj Metamorfozoj, en la oka libro. En la romiaj mitoj oni rakontas pri Jupitero kaj Merkuro, la romiaj analogioj de nomoj de la grekaj dioj.

Rebrilo en arto[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo ku ĉasado, Merkuro, Filemono kaj Baŭciso, Rubens

Krom Ovidio tiun ĉi historieton prilaboris ankaŭ pliaj artistoj, ekzemple:

  • Petro Paŭlo Rubens sur la bildo Pejzaĝo kun ĉasado, Merkuro, Filemono kaj Baŭciso (ĝi estas el la jaro 1618 kaj estas videbla en Vieno en la Arthistoria muzeo)
  • Bildo de nekonata flandra majstro el la 17-a jarcento Jupitero kaj Merkuro vizitas Filemonon kaj Baŭcison

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs: Filémón a Baukis