Filiki Eteria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filiki Eteria
sekreta societo • politika organizaĵo
Komenco 26-a de septembro 1814 vd
Fino 1822 vd
Sidejo Odeso
Ideologio

greka naciismo

Fondinto(j) Athanasios Tsakalov • Nikolaos Skoufas • Emmanuil Xanthos vd
vdr
Ilustraĵo de la flago

La Filiki Eteria (greke Φιλική Εταιρεία, Amika Societo, Societo de AmikojSocieto de Kompanuloj) estis sekreta societo kreita en Odeso en 1814 fare de grekaj Framasonoj kies ĉefa celo estis renversi la otomanan regadon en Grekio kaj establi sendependan grekan ŝtaton. Ĝi estis tiel montro de la greka naciisma sento kiu rezultis en insurekcio. Ĝi havis malfacilajn komencojn, kaj por rekrutado kaj por la financoj. Ĉar ili ne sukcesis konvinki Ioannis Kapodistrias por ke tiu estru ĝin, finfine Aleksandros Ipsilantis akceptis en Aprilo 1820.

Domo de Filiki Eteria ĉe la Greka Placo de Odeso. Aleksandr Puŝkin aliĝis iam al tiu organizaĵo tie.

La Societo ludis gravan rolon en la preparado kaj disvolvigo de la Greka milito de sendependiĝo. Je iniciato de la Filiki Eteria planis la revolucion la 25-an de Marto 1821 sur tri lokoj samtempe. Unu estis Peloponezo, la dua Konstantinopolo kaj la tria Moldavio. Dum la ribeloj en Moldavio kaj Konstantinopolo malsukcesis, la tumulto en Peloponezo kaŭzis grandajn rezultojn por la grekoj. En mallonga tempo la duoninsulo estis konkerita fare de la grekoj kaj la islamana popolo radikale forpelita. Filiki Eteria kuraĝiĝis por daŭrigi la ribelon.

La 1an de Januaro 1822 la Nacia Asembleo proklamis la sendependecon de Grekio. Dek kvin tagojn poste, la flago de la Eteria estis anstataŭata per la blublanka flago. Per tiu okazaĵo oni dissolvis la societon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vournas, Tasos. Friendly Society: her illegal organisational and persecution by the foreigners, Tolides Bros, (Ateno 1982).
  • Metropolitan of Old Patras Germanos, Memoirs, (Introductory note, index, ref. Ioanna Yiannaropoulos – Tassos Gritsopoulos), (Ateno 1975).
  • Kordatos, Yannis. Rigas Feraios and Balkan Federation, (Ateno 1974).
  • Xanthos, Emmanuil. Memoirs for the Friendly Society, (faksimila represo de 1834 eld), Vergina, (Ateno 1996).
  • Michaletos, Ioannis. The History of a Greek Secret Society: Structure and Rites of the Philiki Etaireia, (www.balkanalysis.com 2007).