Fizalido
perua fizalido | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La perua fizalido aŭ Fizalido (Physalis) estas genro de 75-90 specioj da plantoj el la solanacoj, kies ĝenera nomo estas ankaŭ fizalido aŭ kamapuo. La nomo Physalis signifas vezikon, kaj estas devenas de la formo de la elkreskinta kaliko kiu ĉirkaŭfermas la frukton post la florado.
La Alkekengo estas en Eŭropo la ununura reprezentanto de ĉi tiu genro, la plejmulto de la aliaj specioj estas indiĝenaj en Meksiko.
La Fizalido mondskale estas plantita pro ĝia dekora valoro de la oranĝkolora kovraĵo kiu ĉirkaŭas la beron. Krom tio la Perua Fizalido (Physalis peruviana) kaj la Filadelfia Fizalido (Physalis philadelphica) estas gravaj kiel nutraĵo. Freŝdate oni faris kelkajn esplorojn al la anti-bakteriaj kaj anti-tumoraj ecoj de kelkaj specioj. La beroj havas dolĉan, iomete acidan guston kompareble kun tiu de oranĝo aŭ de mandarino.
Specioj
ITIS konas kaj rekonas en 2005 la sekvajn speciojn:
- Physalis acutifolia
- Physalis alkekengi - (Alkekengo)
- Physalis angulata
- Physalis angustifolia
- Physalis arenicola
- Physalis carpenteri
- Physalis caudella
- Physalis cinerascens
- Physalis cordata
- Physalis crassifolia
- Physalis foetens
- Physalis grisea
- Physalis hederifolia
- Physalis heterophylla
- Physalis hispida
- Physalis latiphysa
- Physalis longifolia
- Physalis minima
- Physalis missouriensis
- Physalis mollis
- Physalis peruviana - (Perua Fizalido)