Fiziko (Aristotelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fiziko,Libro pri fiziko, estas kvazaŭa enkonduko al grupo de verkoj "Φυσικής ακροάσεως" (fusikes akroaseos); latine: "Physica" aŭ "Physicae Auscultationes," de Aristotelo koncernantaj prinaturajn sciencojn (unu el la tri kampoj de la teoria scienco, kun matematiko kaj fundamenta filozofio). Ĝi enhavas ankaŭ rezonadojn pri la kono pri naturaj realaĵoj kaj la naturo je ĝenerala vidpunkto. Do ĉi artikolo temas pri la enhavo de tiu traktaĵo kiu tamen etendiĝas al preskaŭ tuta lia filozofia penso.

Unua paĝo de la prifizika libro de Aristotelo en moderna eldono.

La naturo karakteras, laŭ Aristotelo, per ŝanĝemo: se ekzempli, pezaĵo falas por kuniĝi al sia natura loko. Tiel, la tuta libra verko sekvas tiun direktan fadenon el kiu Aristotelo devenigas diversajn interpretojn pri la naturo.

La influo de tiu ĉi libro, kiu laŭ multaj jarcentoj oni taksis la fundamenton de la okcidenta filozofio, liveras fundamentajn konceptojn, aparte tiun de la rilato inter la formo kaj la materio kiu provizis al Aristotelo argumentojn por refuzi mekanisman filozofion.

La verko komponiĝas je ok libroj:

  • La unua pritraktas la principojn de fariĝo.
  • La dua pritraktas la kvar kaŭzojn kiuj reprenas parton de la pensado de Empedoklo.
  • La tria, kvara, kvina kaj sesa konstituas sisteman studaĵon pri la koncepto de movo kaj konceptoj interligitaj kun senfino, loko, tempo, kontinuo.
  • La sepa daŭrigas, laŭ novaj vidpunktoj, la analizon pri Movo, enkondukante la koncepton pri Motoro.
  • La oka ilustras la postulon de la ekzisto de iu Unua Motoro senmova kaj eterna.

Neceso pritrakti la kvar kaŭzojn[redakti | redakti fonton]

Laŭ Aristotelo, oni ne rajtas opinii por scii ion ajn sen antaŭmalkovri la kialon de la fenomeno konsiderita. Estu la kazo de generado kaj koruptado kaj ties rilataj fizikaj ŝanĝoj. La respondoj al tiuj kialoj nomiĝas “kaŭzoj”. Apartaĵo de Aristotelo kuŝas en la pensa ensceniĝo de kvar kaŭzoj. Plie, kiam li trafas la ekziston de la hazardo, al tiu li ne atribuas la efikecon de kaŭzo.

Sperteblas kvar diversaj sencoj de kaŭzo, kiuj respondas al la kvar ”kial” de la esploristo antaŭ fenomeno.

  • Kio estas konstanta kaj imanenta en la aĵo prenas la nomon de materia kaŭzo (kiu fariĝos ĉe skolastikuloj “substanco”). Sed tiu materio estas pura materio, nome pura potencialo kaj eblo fariĝi ĉar ĝi mankas je iu ajn formo. Ĝi estus, laŭ kelkaj modernaj filozofoj de la scienco, la ekvivalento, ekzemple, de la continuum spaco-tempo. Logika ekvivalento de la unua materio estus la universa “nekonato” “x” senpredikata por plibone difini la P(x).
  • La formala kaŭzo, aŭ formo (skolastike quidditas = formala esenco). Ĉio kion oni konas estas kunaĵo de materio kaj formo. La formo estas en Aristotelo koncepto mulfaceta, ĉar ĝi povas referenci kaj al geometria formo kaj al ideo (la koncepto pri aĵo).
  • La unua komenciĝo de movo kaj senmovo postulas “kialon” dirita kaŭzon efikan aŭ movantan. Se ĉe kelkaj modernaj fizikistoj estas hipoteza “nekontinueco” inter kaŭzo kaj efiko, tio ne estas certe la kazo de Aristotelo.
  • Por kio la aĵo aŭ afero ekzistas estas nomata kaŭzo fina aŭ teleologia principo, kiu por modernoj estas prefere definebla “konsekvenco”.

Tri korolarioj[redakti | redakti fonton]

En la sama aĵo-objekto povas kombiniĝi pluraj el tiuj kaŭzoj, sed almenaŭ unu devas ĉeesti.

Inter la samspecaj kaŭzoj okazas malsamaj agadmanieroj:

  • el si mem aŭ hazarde,
  • unuope aŭ kune
  • aparte aŭ ĝenerele (individue aŭ universale).

Kaj ĉiu el ili estas dividebla per kaŭzoj en-esto (en-aktualo) aŭ en potenco (en-ebleco) laŭ la ontologio de Aristotelo. Tiuj kaŭzoj estas, laŭ Aristotelo eksplikaj principoj kiuj igas necesa la metafizikon.

Tiuj distingoj permesas fiksi la sekvajn regulojn:

  • La kaŭzoj en-estaj kaj partikularaj samtempas al siaj efikoj.
  • Necesas ĉiufoje serĉi la kaŭzon plej malproksiman: antaŭeco, komuneco kaj aparteco.
  • Konceptoj ĝeneralaj havas kaŭzojn ĝeneralajn, la aĵoj unuopaj kaŭzojn unuopajn.

Fortuno kaj hazardo[redakti | redakti fonton]

Aristotelo startas el la popola saĝo kiu diras ke la fortuno kaj hazardo estas vere kaŭzoj (nome havas efikojn), sed la fakto ke la antikvaj saĝuloj pri ili ne parolis dubigas pri ilia ekzisto kiel kaŭzoj.

Li substrekas, ke iuj eventoj kiujn oni atribuas al la fortuno, povas havi kaŝitan kaŭzon kiu ne estas la fortuno.

Sed estas fakto, ke multaj aferoj okazas kaj estas ekzistigitaj per la fortuno kaj hazardo.

Laŭ li, esceptaĵo en la naturo prave montras la ekziston de la fortuno kaj hazardo. Necesas, do, ilin ekzameni por vidi kiamaniere ili povas esti klasifikitaj inter la kaŭzoj.

Laŭ ekzemeno, la efikoj de la fortuno ne estas konstantaj, sed prezentiĝas faktoj, maloftaj kaj okazantaj en cirkonstancoj kiuj ne aperas necesaj. La fortuno, do, ne estas kaŭzo el si mem (ne havas la karakteron de la neceso), pro tio ĉe la antikvuloj ne taksiĝis kaŭzo. La hazardo pli ampleksas ol la fortuno: ĝi povas difiniĝi fortuno en praktika aktivado, en kiu, tamen, videblas, post evento, atingo de la fina celo, ne antaŭe vidita.

La aristotela elpensaĵo pri hazardo estas, definitive, akordigebla kun la neceso de la kaŭzo en la eventoj de la naturo; sed ne tute egale ĝi staras inter ili: nur la kaŭzo cela apenaŭ ĝin entenas en harmonio kun la ceteraj kaŭzoj.

Kardinala vidpunkto pri ŝanĝo en Aristotelo[redakti | redakti fonton]

Aristotelo en tiu ĉi libro proponas novan koncepton pri ŝanĝo.

Estus senracie kaj kontraŭevidente pensi la ŝanĝon kiel pasaĵon el neestiĝo al estiĝo kaj male: ĉar el la nenio, nenio povas eltiriĝi kaj aliflanke estas nepenseble ke, la ŝanĝo estas pasaĵo el estiĝo al neestiĝo ĉar la esto ne povas fali en nenion. Eblas, do, elpensi la ŝanĝon ankaŭ per la konceptoj de en-potenco kaj en-esto (“realiĝemo” kaj “realigito” aŭ “aktualiĝemo” kaj “aktualo”). Tablo (formo), konstruita je ligno (substrato) estas pasado el esto aktualiĝema (realiĝema) al esto realigita. Por ke tiu movo okazu necesas, ke ĝi estas realigita fare de io aŭ iu - lignofaristo ĉikaze – kion aŭ kiun la filozofo difinas kaŭzo aŭ ankaŭ “Motoro”.

Sperteblas diversaj manieroj ŝanĝi:

  • substanca (generado kaj koruptado)
  • kvalita (aliiĝo de la aĵo)
  • kvanta (pliiĝo kaj malpiiĝo)
  • spaca/loka (lokoŝanĝo, translokado de aĵo de unu loko al alia)

La loka movo estas fundamenta, kuŝas ĉe la bazo de ĉiuaj aliaj movoj kiuj ĝin supozas, kaj ĝi distingiĝas:

  • cirkla, ĉiam egala el si mem, specifa de la movoj de la ĉieloj establitaj per la kvina elemento, nome etero kiu estas eterna kaj ne havas movojn;
  • reklina, el la malalto al alto kaj inverse, karakterizo de kvar elementoj: tero, akvo, aero kaj fajro. La estaĵoj konstituiĝintaj je tiuj elementoj estas korupteblaj.

La kaŭzoj de movo povas esti:

  • akcidentaj (eleksteraj), se koncernantaj naturajn fenomenojn.
  • volaj, se plenumitaj de homo.

Teorio de la komunaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Se oni deprenas unu el la kvar elementoj el sia medio, el sia loko, tiu tendecas tien reveni: same kiel demontras ŝtono kiu akven alfundiĝante emas reatingi sian sferon, tiun teran, dum aerbobeloj liberiĝantaj el akvo tendencas al la alto, nome al aersfero.

Senfino[redakti | redakti fonton]

La senfino estas io inter aktualiĝemo (en-potencialemo), pliprecize inter realiĝemo kaj realigiteco. Fakte la esenca karakterizo de senfineco estas ĝuste esti nefinita kaj do esti ĉiam nekompletigita. Tial, por ke aspektoj de la senfino trapasu el la ebleco realiĝi al esto realigita (aktualigita) ne necesas kuntreno de neniu reala transformiĝo aŭ akiro de karakteroj antaŭe ne posedataj, same kiel okazas, male, en la transformiĝo el la aktualiĝemo al aktualigiteco. Fakte senfino tia estis antaŭe kaj senfino tia restas poste.

Akceptinte la pitagoran konceptaĵon, funditan pli sur argumentoj etikaj-estetikaj ol fizikaj, ankaŭ Aristotelo ideas, ke senfino estas ekvivalenta al senperfekta stato ĉar neniam plene kompletigita, kio male okazas por la estaĵoj finitaj.

(Kiel oni vidas, tiu koncepto pri senfino distanciĝas el tiu kristana, laŭ kiu senfino estas estaĵo tute realigita, senspaca kaj sentempa, se aplikata al Dio)

Spaco kaj loko[redakti | redakti fonton]

La fizikaj spaco (πού) kaj loko (τόπος) estas kvalifikataj kiel limoj se rilatitaj al aliaj objektoj. Glaso estas la limo, la spaco, de la akvo entenata; kompreneble, la glaso kaj akvo povas ekzisti sendepende de ties limoj, sed kiel substanco kiu el si mem ne havas limon.

Spaco kaj loko estas, do, perceptitaj danke al movo. Nur se oni perceptas objektojn moviĝantaj oni povas koncepti la spacon tra kiu ili moviĝas. Sen la spaco ne ekzistus la movo, se la movo ne estus pensebla la spaco. Pro tio necesas negi la ekziston de la “malpleno”, elpensita kiel estaĵo sendependa de iu ajn korpo.

Tempo[redakti | redakti fonton]

En la libro kvara estas pridiskutata la koncepto tempo (χρόνος), analizo kiu poste gvide okupos la menson de pensuloj kiel Sankta Aŭgusteno, Sankta Tomaso, Kant, Henri Bergson, Martin Heidegger kaj aliaj.

La tempo, diras Aristotelo, «[...] se unuflanke ĝi estis kaj ne plu estas, aliflanke ĝi estos kaj ankoraŭ ne estas” (Fiziko, IV, 10, 217b).

La ekzisto de la tempo estas sperte komprenebla sed ĝi estas logike nedifinebla ĉar ĝi ŝajnas esti konstituita je nenio. Tio devigas la filozofon direkti sian esploron sur la rilato tempo-movo por sensi tramane ion kun konkreta konotacio.

La movo estas en la tempo kaj la tempo ne povas ekzisti sen movo; tiu implicaĵo enkondukas Aristotelon elmeti la faman difinon pri la tempo kiel “la nombro de la movo laŭ antaŭo kaj posto” (Fiziko, IV, 11, 219b), intencinte por “nombro” la funkcion de la “nombrado”, kiu eblas nur en la konscio pri la nombra sinsekvo: do la tempo perceptita kiel afero de la konscienco, kiu ĉi tie sinonimas “animon”, unika esto kapabla determini la “antaŭ” kaj “post” rilate la vivon de unuopulo.

Tio irigas ja jes al teoria solvo pri ”kio estas la tempo” sed samtempe allasas novan problemon: «[...] Ĉu la tempo ekzistus sen la animo?” (IV, 14, 223a), kiu restos problemo por la estontaj filozofoj.

La unua motoro senmova[redakti | redakti fonton]

Referencante al la kinematiko (ĝenerala teorio pri la movo), kiu subtenas ke ĉio kio moviĝas estas movata de io alia, Aristotelo deduktas, ke estas postulata la ĉeesto de io dekomence senmova, nome unua principo senmova kiu el si mem estas motoro movanta tiujn estaĵon en la direkton de la unua motoro mem, cela kaŭzo de la universo.

Tiu Unua Motoro estas Dio, ne suferpova objekto de amo, ne submetita al ŝanĝo kiu putrigas, senmovulo do kaj samtempe forto magnete altiranta la mondon kiu iras al lia direkto, nome al la plej alta perfektiĝo, ĉar en Li estas jam plenumitaj ĉiuj potencialoj: Li estas tute realigito (Akto Pura, Realo jam posedanta ĉiun bonon) pro la malĉeesto de materio (pasiva potencialo) el si mem malpura kaj putriĝanta/putriganta.

Dio, tute senŝanĝa kaj eterna kiel eternaj estas la ĉieloj dependancaj de li, aĵoj konformaj al li, unua kaŭzo. Dio, finfine, kiu ekzercas la plej altan noblan aktivadon de la entoj: la pensado. Dio penso kiu pensas la plej elstaran inter la penseblaĵoj: sin mem.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Itallingva:

  • Aristotelo, Fisica e Del cielo in Opere, volume terzo, Biblioteca Universale Laterza, Roma-Bari, 1991.
  • Metafisica, a cura di C. A. Viano, Torino, 2005 ISBN 88-02-07171-3
  • W. Jaeger, Aristotele, Firenze, 1935
  • A. Jori, Aristotele, Milano, 2003 ISBN 88-424-9737-1

Franclingva

  • Lambros Couloubaritsis, La Physique d'Aristote (Bruxelles, Ousia, 1998, ISBN 2870600623)
  • Augustin Mansion, Introduction à la physique aristotélicienne, Éd. de l'Institut supérieur de philosophie, Louvain, 1987, éd. revue et augmentée, réimpr. anastatique)
  • Thomas d'Aquin, Commentaire des huit livres des Physiques d'Aristote Traduction française Ed. de L'Harmattan Paris, 2008 2vol

Voĉoj kunriltaj[redakti | redakti fonton]