Fiĝia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiĝia lingvo
lingvo • moderna lingvo
orient-fiĝia lingvaro
Parolata en Fiĝio
Parolantoj 341 270
Denaskaj parolantoj >0,3 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia lingvaro
Malajopolinezia lingvaro
Oceania lingvaro
Fiĝi-polinezia lingvaro
Orienta Fiĝia lingvaro
Fiĝia lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fj
  ISO 639-2 fij
  ISO 639-3 fij
  SIL FIJ
  Glottolog fiji1243
Angla nomo Fijian
Franca nomo fidjien
Vikipedio
vdr

La fiĝia lingvo estas lingvo el la grupo de la aŭstroneziaj lingvoj. Ĝi parolatas sur la insulara ŝtato Fiĝio en la Pacifika Oceano. Lingva ekzemplo en Vikipedio estas la nacia himno de la Fiĝio, nomata Meda Dau Doka.

Fiĝia lingvo

Ortografio[redakti | redakti fonton]

En la ortografio estas kelkaj apartaĵoj:[1]

  • b estas prononcata kiel [mb]
  • c estas prononcata kiel [ð] en la angla "this"
  • d estas prononcata kiel [nd]
  • g estas prononcata kiel [ŋ] en la germana "singen"
  • j estas prononcata kiel [tʃ] en "ĉaro"
  • q estas prononcata kiel [ŋg] en la germana "Tango"

La vokaloj prononcatas aŭ mallonge aŭ longe. Kutime oni ne indikas ĉu vokalo estas longa aŭ mallonga, sed en lernmaterialojn ktp. longaj vokaloj indikatas per uzo de makronoj (ekzemple: ā, ē, ī, ō, ū).

Vortolisto[redakti | redakti fonton]

(nī sā) bula saluton
io jes
lailai malgranda
levu granda, dika, multe
(nī sā) moce bonan nokton, adiaŭ
sega ne (sole)
sega ni ne (antaŭ verboj)
vale domo
vale lailai necesejo
vinaka dankon
vinaka vakalevu dankegon

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]