Flachsee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flachsee
Flachsee
Flachsee
baraĵlago
Speco de la lago Baraĵlago
Ĉefaj fontoj Reuss
Ĉefaj elfluoj Reuss
Insuloj 5 (sennomaj)
Setlejoj Bremgarten, Hermetschwil-Staffeln, Rottenschwil, Unterlunkhofen kaj Zufikon
Areo de la baseno 73 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 670360 / 242327 (mapo)47.3280555555568.3694444444444378Koordinatoj: 47° 19′ 41″ N, 8° 22′ 10″ O; CH1903: 670360 / 242327 (mapo)
Flachsee (Argovio)
Flachsee (Argovio)
DEC
Flachsee
Flachsee
Map
Flachsee
Supermara alteco 378 m
Surfaca areo 72 haf5
Maksimuma longo 7,0 kmf6
Maksimuma larĝo 400 mf7
Akva volumeno 0,035 km³dep1f8
Maksimuma profundo 7 mf10
Restad-tempo (de laga akvo) ? jaroj
vdr

Flachsee (prononcu flaĥse; signifo de la nome en Esperanto: platlago) estas baraĵlago en kantono Argovio en Svislando. La lago havas longecon de proksimume 7 km kaj maksimuman larĝecon de 400 metroj. Ĝia areo mezuras 0,72 km². Ĉe la okcidenta bordo troviĝas marĉo kun kanaro. En la lago troviĝas kvin malgrandaj insuloj. Laŭlonge de la okcidenta bordo ekzistas protekta digo kontraŭ inundoj.

Estiĝo kaj utiligiado[redakti | redakti fonton]

La lago estis kreita per la novkonstruo de la rivera akvoelektrejo Zufikon apud Bremgarten en la 1970-aj jaroj. La konstruo de la baraĵlago permesis la estiĝon de granda reproduktejo de multnombraj minacataj birdospecioj. La regiono hodiaŭ estas naturprotekta areo. Ĉe la setlejo Geisshof ekzistas ŝnurpramo por transpasi la lagon. Inter Rottenschwil kaj Unterlunkhofen pitoreska ŝtalponto pasas la lagon. Observante certajn regulojn oni povas viziti la naturprotektan areon per boato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]