Rottenschwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rottenschwil
Blazono de Rottenschwil
Rottenschwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 19′ 0″ N 8° 22′ 0″ O / 47.31667 °N, 8.36667 °O / 47.31667; 8.36667 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 0″ N 8° 22′ 0″ O / 47.31667 °N, 8.36667 °O / 47.31667; 8.36667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 827
Areo 4,49 km²
Alteco 387 m super marnivelo
Poŝtkodo 8919
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rottenschwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Rottenschwil estas urbo komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 827 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reuss-ponto de Unterlunkhofen al Rottenschwil
Flachsee malsupre de la Reuss-ponto ĉe Rottenschwil

Rottenschwil situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Reuss oriente de la monteto Wagenrain, kiu disigas la valon de Bünz de la valo de Reuss. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur flotebenaĵo de la Reuss kaj troviĝas sur ĝis ankoraŭ diversaj malnovaj riverbrakoj. Norde de Rottenschwil troviĝas la tiel nomita arta lago Flachsee, je kies okcidenta bordo etendiĝas la marĉo Rottenschwiler Moos, naturprotekta areo, kiu estas hejmo de multaj birdospecoj.

Ek e 1898 ankaŭ la vilaĝo Werd apartenas al Rottenschwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam Rottenschwil situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj, ĝi bone atingeblas. La plej proksima aŭtovojalveturejo toviĝas apud Aesch al la svisa aŭtovojo A3 kaj A4. Ek de la malfermo de la Uetlibergtunelo en somero 2009 la urbocentro de Zuriko atingeblas ek de Rottenschwil per aŭtomobilo en 15 minutoj.

Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Muri al Zuriko-Wiedikon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rottenschwil datiĝas el la jaro 1281 kiel Rodolfswile.

La ĉefaj bienposedantoj dum mezepoko estis la monaĥejoj Monaĥejo Muri kaj Hermetschwil. La ŝtata suvereneco kaj supera jurisdikcio apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj atribuis Rottenschwil al la voktejo Hermetschwil en la Liberdistrikto, kiu estis komuna regejo de la tiamaj membroj de la Svisa Ĵurkomunumo.

Dum la jarcentoj Rottenschwil fariĝis multfoje viktimo de gravaj inundoj de Reuss kaj en 1682 la vilaĝo estis detruita de inscendio.

Kiam la francaj trupoj en la jaro 1798 liberigis Argovion de la ĵurkomunuma servuto, Rottenschwil dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko fariĝis parto de Kantono Baden. En 1803 la vilaĝo estis atribuita al la distrikto Muri de la nova Kantono Argovio. En la jaro 1898 la kantona registaro de Argovio dekretis la kunigon de la komunumoj Werd kaj Rottenschwil.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]