Buttwil

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Buttwil
Blazono de Buttwil
Buttwil
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47°16′10″N 8°18′45″O  /  47.26944°N, 8.3125°O / 47.26944; 8.3125 (Buttwil)Koordinatoj: 47°16′10″N 8°18′45″O  /  47.26944°N, 8.3125°O / 47.26944; 8.3125 (Buttwil)
Nombro de enloĝantoj 1145
Areo 4,61 km²
Alteco 641 m super marnivelo
Poŝtkodo 5632
Komunumkodo 4230
Mapo de Buttwil

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Buttwil estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1145 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio [redakti]

Buttwil situas sur teraso de la orienta deklivo de la montoĉeno Lindenberg. Al la komunumo Buttwil apartenas ankaŭ la setlejo Galitzi, kiu troviĝas sur teraso iom pli supre.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Buttwil limas en nordo al Boswil, en oriento al Muri, en sudoriento al Geltwil, en sudokcidento al Hitzkirch (Kantono Lucerno), en okcidento al Schongau LU (Kantono Lucerno), kaj en nordokcidento al Bettwil.

Trafiko [redakti]

Aerodromo de Buttwil

Buttwil situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Geltwil al la stacidomo de Muri.

Apud la setlejo Galitzi situas malgranda aeordromo (ICAO-kodo LSZU) kun kurvojo kun longeco de 675 m. Apud la aeorodromo troviĝas restoracio kaj ĝi estas la sidejo de pluraj motor- kaj glitaviadilasocioj.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Buttwil datiĝas el la jaro 1160 Butwile. Ek de sia fondiĝo la Monaĥejo Muri estis la ĉefa bienposedanto en Buttwil. Per la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415, Buttwil fariĝis parto de la Libera Distrikto, kiu estis komuna servuto de la membroj de la Ĵurkomunumo. Post la liberigo de Argovio fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis dum la tempo de la Helveta Respubliko dum mallonga tempo al Kantono Baden. Ek de 1803 ĝi apartenas al la distrikto Muri de Kantono Argovio.

Eksteraj Ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de la komunumo Buttwil
Ekstera ligilo   Buttwil en la Historia Leksikono de Svislando


Distrikto Muri
Muri-district-blason.png
Picswiss AG-23-05.jpg
Abtwil - Aristau - Auw - Beinwil (Freiamt) - Benzenschwil - Besenbüren - Bettwil - Boswil - Bünzen - Buttwil - Dietwil - Geltwil - Kallern - Merenschwand - Mühlau - Muri - Oberrüti - Rottenschwil - Sins - Waltenschwil