Auw AG
| Auw | |
|---|---|
| Kantono | Argovio |
| Distrikto | Muri |
| Koordinatoj | 47°12′45″N 8°22′0″O / 47.2125°N, 8.36667°OKoordinatoj: 47°12′45″N 8°22′0″O / 47.2125°N, 8.36667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1589 |
| Areo | 8,61 km² |
| Alteco | 489 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 5644 |
| Komunumkodo | 4223 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Auw estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1589 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio [redakti]
Auw situas ĉe la orienta flanko de la montoĉeno Lindenberg sur alteco de 489 m s.m. Krom la ĉefvilaĝo Auw mem al la komunumo ankaŭ apartenas la malpli granda vilaĝo Rüstenschwil.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Auw limas en nordo al Beinwil (Freiamt), en nordoriento al Mühlau, en sudoriento al Sins, kaj en okcidento al Hohenrain (Kantono Lucerno).
Trafiko [redakti]
Tra la komunumo Auw kondukas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Sins. La vilaĝo Auw mem estas konektita al la publika trafikreto per buslinio de la Zugerland Verkehrsbetriebe, dum Rüstenschwil atingeblas per poŝtaŭtolinio de Muri al Beinwil (Freiamt).
La plej proksima alveturejo al aŭtovojo troviĝas sudoriente de la komunumo en distanco de 7 km apud Cham al la nacia svisa aŭtovojo A4.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Auw kaj Rüstenschwil datiĝas el la jaro 893 kiel Houva kaj Rustiniswilare en interezlisto de la Virina Monaĥejo Zuriko.
Dum mezepoko Auw kaj Rüstenschwil apartenis al la habsburga distrikto Meienberg. Kiam la habsburga kernlando en 1415 estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo la du vilaĝoj estis atribuitaj al la tiel nomita libera distrikto. La 8-an de februaro 1715 la kerno de la vilaĝo Auw estis grandparte detruita de grava inscendio. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 estis fondita la hodiaŭa Kantono Argovio, al kies distrikto Muri la du tiam al unu komunumo unuigitaj vilaĝoj ĝis hodiaŭ apartenas.
Gravuloj [redakti]
En Auw naskiĝis la katolika sanktulino kaj monaĥino, Maria Bernarda Bütler (1848–1924), kiu estas ĝia plej fama civitano. Maria Bernarda estis beatigita la 29-an de oktobro 1995 fare de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj sanktigita la 12-an de oktobro 2008 fare de papo Benedikto la 16-a.
Vidu ankaŭ [redakti]
Aliaj lokoj kun la nomo Auw
Eksteraj Ligiloj [redakti]
| Distrikto Muri | |
|---|---|
| Abtwil - Aristau - Auw - Beinwil (Freiamt) - Benzenschwil - Besenbüren - Bettwil - Boswil - Bünzen - Buttwil - Dietwil - Geltwil - Kallern - Merenschwand - Mühlau - Muri - Oberrüti - Rottenschwil - Sins - Waltenschwil | |

