Auw AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rüstenschwil)
Auw
Blazono de Auw
Blazono de Auw
Blazono de Auw
Maria-Bernarda-Hejmo kaj preĝejo de Auw
Maria-Bernarda-Hejmo kaj preĝejo de Auw
Maria-Bernarda-Hejmo kaj preĝejo de Auw
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 12′ 45″ N 8° 22′ 0″ O / 47.21250 °N, 8.36667 °O / 47.21250; 8.36667 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 45″ N 8° 22′ 0″ O / 47.21250 °N, 8.36667 °O / 47.21250; 8.36667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1589
Areo 8,57 km²
Alteco 489 m super marnivelo
Poŝtkodo 5644
Komunumkodo 4223
Mapo de Auw
Mapo de Auw
Situa mapo de Auw
vdr

Auw estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1589 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Auw situas ĉe la orienta flanko de la montoĉeno Lindenberg sur alteco de 489 m s.m. Krom la ĉefvilaĝo Auw mem al la komunumo ankaŭ apartenas la malpli granda vilaĝo Rüstenschwil.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,57 km², de kiuj 36,3% estas kovritaj de arbaro, 66,2% servas por agrikulturo kaj 9,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Auw limas en nordo al Beinwil (Freiamt), en nordoriento al Mühlau, en sudoriento al Sins, kaj en okcidento al Hohenrain (Kantono Lucerno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo Auw kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 25 de Lencburgo al Sins. La vilaĝo Auw mem estas konektita al la publika trafikreto per buslinio de la Zugerland Verkehrsbetriebe, dum Rüstenschwil atingeblas per poŝtaŭtolinio de Muri al Beinwil (Freiamt).

La plej proksima alveturejo al aŭtovojo troviĝas sudoriente de la komunumo en distanco de 7 km apud Cham al la nacia svisa aŭtovojo A4.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Auw kaj Rüstenschwil datiĝas el la jaro 893 kiel Houva kaj Rustiniswilare en interezlisto de la Virina Monaĥejo Zuriko.

Dum mezepoko Auw kaj Rüstenschwil apartenis al la habsburga distrikto Meienberg. Kiam la habsburga kernlando en 1415 estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo la du vilaĝoj estis atribuitaj al la tiel nomita libera distrikto. La 8-an de februaro 1715 la kerno de la vilaĝo Auw estis grandparte detruita de grava inscendio. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 estis fondita la hodiaŭa Kantono Argovio, al kies distrikto Muri la du tiam al unu komunumo unuigitaj vilaĝoj ĝis hodiaŭ apartenas.[3]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

En Auw naskiĝis la katolika sanktulino kaj monaĥino, Maria Bernarda Bütler (18481924), kiu estas ĝia plej fama civitano. Maria Bernarda estis beatigita la 29-an de oktobro 1995 fare de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj sanktigita la 12-an de oktobro 2008 fare de papo Benedikto la 16-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de kaj lokoj kun la nomo Auw

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]