Abtwil AG

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abtwil
Blazono de Abtwil
Preĝejo de Abtwil
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47°10′35″N 8°21′20″O  /  47.17639°N, 8.35556°O / 47.17639; 8.35556 (Abtwil AG)Koordinatoj: 47°10′35″N 8°21′20″O  /  47.17639°N, 8.35556°O / 47.17639; 8.35556 (Abtwil AG)
Nombro de enloĝantoj 839
Areo 4,14 km²
Alteco 536 m super marnivelo
Poŝtkodo 5646
Komunumkodo 4221
Mapo de Abtwil

Enhavo

Pri la komunumo[redakti]

Abtwil estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 751 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kiu nombro kreskis al 839 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti]

Abtwil situas ĉe la suda flanko de la monto Lindenberg inter la valoj de Reuss kaj Seetal.

Trafiko[redakti]

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Per busrondlinio de la Zugelandaj trafikentreprenoj de Sins tra Auw, Abtwil kaj Fenkrieden kaj reen la komunumo estas konektita al la publika trafikreto.

Historio[redakti]

La unua dokumenta mencio de Abtwil datiĝas el la jaro 1256 kiel Apwiler.

En romia epoko sur la teritorio de Abtwil ekzistis romia kamparanvilao. Estis trovitaj proksime de la romia ruino alemanaj tombejoj.

En mezepoko Abtwil apartenis al la Johanita kommandejo Hohenrain, kiu ankoraŭ ĝis la jaro 1805 posedis bienojn en Abtwil. En la jaro 1415 la urbo Lucerno konkeris la regionon devis cedi ĝin tamen en 1425 al la Svisa Ĵurkomunumo, kiuj atribuis la vilaĝon Abtwil al la tiel nomitaj Liberaj Distriktoj. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Muri apartenis al Kantono Baden kaj poste estis kun tiu kantono integrita al la nova Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti]

Ekstera ligilo   Aliaj lokoj kun la nomo Abtwil

Eksteraj Ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de la komunumo Abtwil
Ekstera ligilo   Abtwil AR en la Historia Leksikono de Svislando


Distrikto Muri
Muri-district-blason.png
Picswiss AG-23-05.jpg
Abtwil - Aristau - Auw - Beinwil (Freiamt) - Benzenschwil - Besenbüren - Bettwil - Boswil - Bünzen - Buttwil - Dietwil - Geltwil - Kallern - Merenschwand - Mühlau - Muri - Oberrüti - Rottenschwil - Sins - Waltenschwil
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Abtwil