Boswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boswil
Blazono de Boswil
Panorama vido de Boswil, fotita ek de la vojo de Kallern al Boswil
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47°18′5″N 8°18′50″O  /  47.30139°N, 8.31389°O / 47.30139; 8.31389 (Boswil)Koordinatoj: 47°18′5″N 8°18′50″O  /  47.30139°N, 8.31389°O / 47.30139; 8.31389 (Boswil)
Nombro de enloĝantoj 2371
Areo 11,78 km²
Alteco 456 m super marnivelo
Poŝtkodo 5623
Komunumkodo 4228
Mapo de Boswil

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Boswil estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2371 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Boswil situas ĉe la bordo de la rivero Bünz oriente de la montoĉeno Lindenberg en ebenaĵo, kie antaŭ jarmiloj situis la lago de Bünz.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Boswil limas en nordo al Waltenschwil, en nordoriento al Bünzen, en orientnordoriento al Besenbüren, en oriento al Aristau, en sudoriento al Muri, en sudo al Buttwil, en sudokcidento al Bettwil, kaj en nordokcidento al Kallern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Boswil situas ĉe la ĉefvojo 25 de Lencburgo al Sins kaj estas konektita al la publika trafikreto per la trajnlino de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Araŭo al Zugo per la stacidomo Boswil-Bünzen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Boswil

La unua dokumenta mencio de Boswil datiĝas el la jaro 874 kiel Bozwila.

En la junŝtonepoko de la 10-a ĝis 8a jarmilo antaŭ Kristo sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo ekzistis la Bünzlago, kiu intertempe tereniĝis kaj marĉiĝis, je kies bordo en tiu tempo setlis homoj, kiel arkeologiaj trovaĵoj pruvis. El romia ekpoko ekzistas ruinoj de biendomoj.

En mezepoko bienposedantoj en Boswil estis la Granda Monaĥejo kaj la Virina Monaĥejo Zuriko.

La Virina Monaĥejo konstruigis en la 9-a jarcento post Kristo en Boswil preĝejon, kies patroneco unue transiris al la Habsburgoj kaj en 1380 al la Senjoroj de Hallwil, kiuj vendis ĝin en la jaro 1483 al la Monaĥejo Muri. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Boswil fariĝis ĉefloko de la samnoma voktejo en la Liberaj Distriktoj. En la jaro 1649 triono de la vilaĝo forbrulis dum inscendio.

Post la dua Milito de Millvergen en la jaro 1712 la Liberaj Distriktoj estis dividitaj inter la venkintaj protestantaj lokoj. La limo pasis ekzakte tra Boswil, kio kaŭzis ke regis du malsamaj registaroj en la vilaĝo, kiu blokis la evoluon dum preskaŭ jarcento. Kiam la francaj trupoj en la jaro 1798 liberigis Argoviojn de la ĵurkomunuma servuto kaj kreiis la Helvetan Respublikon, Boswil reunuiĝis kaj apartenis nun dum mallogna tempo al la Kantono Baden. Ek de 1803 Boswil estas komunumo de la distrikto Muri de Kantono Argovio.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]