Granda Monaĥejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Granda Monaĥejo
Granda monastero.jpg

Preĝejo de la Granda Monaĥejo en Zuriko

Bazaj informoj
Loko Zuriko
Religia aliĝo romkatolikismo post la reformacio zvinglanismo
Ŝtato Flago de Svislando Svislando
Religia statuso preĝejo
Funkcia statuso monaĥejo
Arkitektura priskribo
Jaro de komenco 1100
Jaro de kompletigo 1220
Karakterizaĵoj
Kupolo(j) 0
Minareto(j) 0
Spajro(j) 2
Alto de spajroj  ??
v  d  r
Information icon.svg
Granda Monaĥejo, Akvopreĝejo kaj Virina Monaĥejo (eltondaĵo el la Urbomapo de Murer

La Granda Monaĥejo (germane: Grossmünster) estas monaĥejo kun preĝejo en la centro de Zuriko. Ĝiaj du kupolaj turoj karakterizas la bildon de la urbo kaj kune kun la Universitato de Zuriko kaj la lago estas la plej fotataj poŝtkarto-motivoj de Zuriko. La Granda Monaĥejo estis la centro de la reformacio de Zvinglo ek de 1520.

Legendo pri la konstruo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo Karolo la Granda dum ĉaso sekvis belan cervon de Aachen ĝis Zuriko, kie la cervo kliniĝis antaŭ la tombejo de la kristanaj martiroj Petro, Felikso kaj Eksuperacio. Laŭ dire ili en la tria jarcento estis senkapigitaj en Zuriko kaj poste levis siajn dehakitajn kapojn kaj marŝis sur la placo, kie hodiaŭ staras la Granda Monaĥejo. Karolo la Granda, tiel malkovrinte la tombejojn de la sanktuloj deklaris, ke estas la volo de Dio, ke li konstruu ĉi-tie por ili preĝejon.

Provostejo Felikso kaj Regula[redakti | redakti fonton]

En mezepoko la provostejo konsistis el 24 ĥorsinjoroj kaj 32 kaplanoj kaj estis krom al Katedralo de Konstanco la plej grava konvento en la historio episkopejo Konstanco. La gvidanto de la konvento estis provosto, kiun la konvento pro siaj privilegioj same kiel la pastoron rajtis mem elekti. Kiel imperia konvento la Granda Monaĥejo posedis ĉirkaŭ Zuriko multajn bienojn kaj enspezfontojn. Albisrieden, Schwamendingen, Fluntern, Höngg kaj Meilen estis ĝiaj plej gravaj havaĵoj.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Pri la unua prakonstruaĵoj de la Granda Monaĥejo ekzistas nur supozoj. Arkeologiaj trovaĵoj indikas, ke en romia epoko, sur la loko de la Granda Monaĥejo troviĝis tombkampo. Supozeble tie ekzistis malgranda memorejo kaj konvento por la gastigado de pilgrimantoj. En la jaro 870 la konvento estis grandigita de Karlo la dika al sinjorkonvento. La Granda Monaĥejo formis kiel tombpreĝejo, la Akvopreĝejo, kie estis martiriigitaj Felikso kaj Regula, kaj la Virina Monaĥejo aliflanke de la Limato, kie estis konservitaj la plej gravaj relikvoj de la sanktuloj, procesio-vojon.

Restaĵoj de prakonsturaĵo de la hodiaŭa preĝoj estis malokovritaj okaze de renovigaj laboroj en la tridekaj jaroj kaj hodiaŭ videbla en la kripto sub la nuna preĝejo de la Granda Monaĥejo. La hodiaŭ ankoraŭ ekzistanta preĝejo estis ekkonstruita en la jaro 1100 kaj finkonstruita en 1220. La antaŭa preĝejo dum la laboroj paralele estis malkonstruita. La konstruado okazis en ses etapoj, dum kiuj oni deiris de la origina konstruplano adaptante novajn arkitekturajn tendencojn. Ankaŭ post la finkonstruo konstante okazis transformoj interne kaj ekstere ĝis hodiaŭ. La du turoj estis samniveligitaj nur inter 1487 kaj 1492 kaj ricevis piramidajn pintojn, je iniciativo de la tiama urbestro Hans Waldmann. La tegementtureto en sia hodiaŭ formo estis finkonstruita en 1498.

La germansvisa reformacio startis en la Granda Monaĥeo per la iniciativo de la tiama pastoro Zvinglo (Huldrych Zwingli), kiu predikis en la monaĥeja preĝejo ek de 1519. Je iniciativo de Zvingo en la jaro 1524 la altarbildoj estis ĵetitaj el la preĝejo kaj detruitaj.

1763 fulmo detruis la sonorilturon. Tiam oni metis en la jaro 1770 platan terason kun balustrado sur la turojn. Inter 1781 kaj 1787 estis konstruitaj la novaj karakterizaj kupolturpintoj per la arkitektoj Johann Caspar Vögeli kaj Johannes Haggenmiller.

Sonoriloj[redakti | redakti fonton]

En la nordturo troviĝas kvarvoĉa sonorilaro, kiu estis gisita de Jakob Keller en la jaro 1889. La sonorilojn oni sonorigas ĉiutage je la 11-a kaj 18-a (vintre 17.30) por voki al preĝado. La sonoriloj de la Granda Monaĥejo estas ekzakte agorditaj kun la sonorilaroj de la ceteraj urbaj preĝejoj, tiel ke la sonardo de Zuriko estas impresa evento ĉiu-tage.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

Werner Gysel, La ĥorhomojfondaĵo al Grossmünster (en Zuriko/Zuriĥo, Svisujo), NZZ Libro 2010 304 paĝoj. (germane), Das Chorherrenstift am Grossmünster Von den Anfängen im 9. Jahrhundert bis zur Zürcher Reformation unter Huldrych Zwingli Werner Gysel 12.5 x 20.5 cm, eldonejo NZZ libro 2010 ISBN 978-3-03823-609-2


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]