Benzenschwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Benzenschwil (stacidomo).
Benzenschwil
Blazono de Benzenschwil
Blazono de Benzenschwil
Blazono de Benzenschwil
Benzenschwil
Benzenschwil
Benzenschwil
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Komunumo(j) Merenschwand
Koordinatoj  47° 14′ 53″ N 8° 21′ 50″ O / 47.24806 °N, 8.36389 °O / 47.24806; 8.36389 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 53″ N 8° 21′ 50″ O / 47.24806 °N, 8.36389 °O / 47.24806; 8.36389 (mapo)
Areo 2,46 km²
Alteco 459 m super marnivelo
Poŝtkodo 5636
Mapo de Benzenschwil
Mapo de Benzenschwil
Situa mapo de Benzenschwil ĝis 2011
vdr

Benzenschwil estis ĝis fino de 2011 komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 555 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 ĝi estis integrita al la komunumo Merenschwand.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas ĉe la orienta deklivo de la montoĉeno Lindenberg ĉe la kunfluejo de la rivetoj Büntebach kaj Wissenbach. Nordoriente de la ĉefvilaĝo situas la vilaĝoparto Unterdorf [Subvilaĝo], kiu kvazaŭ kunkreskis kun la najbara vilaĝo kaj komunumo Merenschwand. Sur la teritorio de la vilaĝo troviĝas krome tuta aro da izolitaj kamparbienoj.

Iamaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Benzenschwil limis ĝis fino de 2011 en nordokcidento al Muri, en nordoriento al Merenschwand, en sudoriento al Mühlau, en sudokcidento al Beinwil (Freiamt) kaj en okcidento al Geltwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo disponas pri stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Rotkreuz. Tra la komunumo ankaŭ pasas la poŝtaŭtolinio de Muri al Beinwil (Freiamt).

La plej proksimaj alveturejo al aŭtovojo troviĝas nuntempe en distanco de 9km apud Cham sudoriente de la vilaĝo kaj post la malfermo de la lasta ankoraŭ mankanta aŭtovojparto de la svisa aŭtovojo A4 inter centra svislando kaj Zuriko 7km oriente de la vilaĝo apud Affoltern ĉe Albis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Benzenschwil datiĝas el la jaro 1189 kiel Penziswile.

Dum mezepoko en Benzenschwil regis la Senjoroj de Hühnenberg. En la jaro 1394 la voktejo Merenschwand, al ku Benzenschwil apartenis, liberaĉetis sin, kaj submetis sin al la jurisdikcio de la urbo Lucerno. Ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 la voktejo Merenschwand estis lucerna, ek de tiam ĝi apartenas al la distrikto Muri de Kantono Argovio. En la jaro 1813 Benzenschwil estis apartigita de Merenschwand kaj fariĝis memstara politika komunumo.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la komunumo Benzenschwil estis integrita al la najbara komunumo Merenschwand kaj tial ĉesis ekzisti kiel memstara komunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]