Aristau

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aristau
Blazono de Aristau
Aristau vidita ek de Birri
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47°17′20″N 8°21′45″O  /  47.28889°N, 8.3625°O / 47.28889; 8.3625 (Aristau)Koordinatoj: 47°17′20″N 8°21′45″O  /  47.28889°N, 8.3625°O / 47.28889; 8.3625 (Aristau)
Nombro de enloĝantoj 1294
Areo 8,64 km²
Alteco 401 m super marnivelo
Poŝtkodo 5628
Komunumkodo 4222
Mapo de Aristau

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Aristau estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1294 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio [redakti]

Biri

La komunumo Aristau situas en la sudo de Argovio ĉe la orienta bordo de la rivero Reuss. La komunumo konsistas el la tri proksimume samgrandaj vilaĝoj Aristau en la centro, Althäusern en la nordo kaj Birri en la sudo.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Aristau limas en nordokcidento al Besenbüren, en nordoriento al Rottenschwil, en oriento al Jonen, en sudoriento al Ottenbach (Kantono Zuriko), en sudo al Merenschwand, en sudokcidento al Muri, kaj en okcidento al Boswil.

Trafiko [redakti]

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per tri poŝtaŭtolinioj, nome de Muri al Wohlen, de Muri tra la vilaĝo Birri al Affoltern ĉe Albis, kaj de Murri al Zuriko-Wiedikon.

La plej proksima aŭtovojalveturejo troviĝas en distanco de 10 km apud Asch al la nacia svisa aŭtovojo A3.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Aristau datiĝas el la jaro 1153 kiel Arnestowo.

La hodiaŭa politika komunumo estis fondita en la jaro 1816. La civitanaj komunumoj Aristau, Birri kaj Althäusern tamen kuniĝis nur en la jaro 1912.

Eksteraj Ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de la komunumo Aristau
Ekstera ligilo   Aristau en la Historia Leksikono de Svislando


Distrikto Muri
Muri-district-blason.png
Picswiss AG-23-05.jpg
Abtwil - Aristau - Auw - Beinwil (Freiamt) - Benzenschwil - Besenbüren - Bettwil - Boswil - Bünzen - Buttwil - Dietwil - Geltwil - Kallern - Merenschwand - Mühlau - Muri - Oberrüti - Rottenschwil - Sins - Waltenschwil