Geltwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Geltwil
Blazono de Geltwil
Vilaĝalveturejo de Geltwil
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47°15′0″N 8°19′35″O  /  47.25°N, 8.32639°O / 47.25; 8.32639 (Geltwil)Koordinatoj: 47°15′0″N 8°19′35″O  /  47.25°N, 8.32639°O / 47.25; 8.32639 (Geltwil)
Nombro de enloĝantoj 192
Areo 3,28 km²
Alteco 681 m super marnivelo
Poŝtkodo 5637
Komunumkodo 4232
Mapo de Geltwil

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Geltwil estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Kun nur 192 loĝantoj je la 31-a de decembro 2008, ĝi estas laŭ nombro de loĝantoj la plej malgranda komunumo de la distrikto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Geltwil situas sur la supra, orienta deklivo de la montoĉeno Lindenberg. La komunumo konsistas el la du setlejoj Geltwil kaj Isenbergschwil.

La areo de la komunumo etendiĝas sur 3,28 km², de kiuj 0,5 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,11 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kresto de Lindenberg je 830 m s.m. kaj la plaj malalta punkto je 525 m s.m. ĉe la bordo de la rivereto Rüeribach, alfluanto kaj fontrivereto de Bünz.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Buttwil, en nororiento al Muri, en oriento al Benzenschwil im Osten, en sudo al Beinwil (Freiamt), kaj en okcidento al Hitzkirch en Kantono Lucerno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Geltwil situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas flanka pasejvojo de Beinwil (Freiamt) trans Lindenberg kaj Schongau al Hitzkirch en Kantono Lucerno. Nur ek de la 12-a de decembro 2004 Geltwil estas konektita per poŝtaŭtolinio al Buttwil kaj Muri al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Geltwil datiĝas el la jaro 1160 kiel Geltwile.

Geltwil kaj Isenbergschwil estis tradicia posedaĵo de la Monaĥejo Muri. Kiam la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 konkeris Argovion de la Habsburgoj, Geltwil fariĝis parto de la Liberdistrikto sed restis tamen posedaĵo de la monaĥejo.

Kiam en marto 1798 francaj trupoj liberigis Argovion de la ĵurkomunuma servuto kaj ebligis la kreadon de la Helveta Respubliko, Geltiwil estis kunigita kun Isenbergschwil kaj Winterschwil (kiu lasta hodiaŭ estas parto de Beinwil (Freiamt)) al komunumo en la distrikto Muri de la tiama Kantono Baden. Post la integriĝo de Kantono Baden al la nova Kantono Argovio, tiu komunumo disfalis. La 26-a de junio 1816 Geltwil kaj Isenbergschwil denove estis kunigitaj.

Kiam en la jaro 1942 Svislando devis enkonduko pro la premo de hitlera Germanio kaj Italio la somertempon, la komunumo Geltwil proteste rifuzis post unuanima verdikto de la komunuma asembleo submetiĝi al la hitlera premo kaj ne enkodukis la somerhoraron. Tial Svislando ĝis la fino de la dua mondmilito havis somere du tempozonojn en somero, nome la ĝeneralan somertempon mezeŭropan kaj la Geltwiltempon. Kiam en la jaro 1981 denove enkondukiĝis la somertempo en Geltwil tamen ne regis rezisto kontraŭ tiu decido.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]