Monaĥejo Muri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monaĥejo Muri

Monaĥejo Muri (germane Kloster Muri) estas eksa monaĥejo de la Benediktanoj en Kantono Argovio en Svislando. Ĝi estis fondita en la jaro 1027. La monaĥejo estis fermita kadre de la profanigo en la jaro 1841, kio kaŭzis internan krizon en Svislando, kiu provokis preskaŭ intervenon fare de la aŭstra monarĥio.

La preĝejo kaj la monaĥeja konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kernon de la monaĥejo formas baroka oktangula centra konstruaĵo el la 17-a jarcento. Ĝin ĉirkaŭas partoj de romanika preĝejo el la 11-a jarcento, kies transa konstruaĵo, ĥorusejo kaj kripto konserviĝis. Ankaŭ elementoj de gotiko kaj rokoko videblas. La preĝejo estas ornamita riĉe per freskoj kaj lignoartaĵoj.

En la klostro kun ĝia valora pentraĵciklo el la 16-a jarcento troviĝas la tombejo de la Habsburgoj. Tie troviĝas la lasta ripozejo de la koroj de la lasta imperiestra paro de la aŭstra monarĥio, nome de imperiestro Karolo la 1-a kaj Zita de Bourbon-Parma. Ankaŭ la koroj de aliaj membroj de la habsburga familio ĉi-tie ripozas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Habsburga epoko[redakti | redakti fonton]

En la Acta Murensia, signifa kroniko el la jaro 1160, estas fiksita, ke tiu-ĉi monaĥejo estas la plej malnova fondaĵo kaj tombloko de la Grafoj de Habsburgo. Ĝi estis fondita en la jaro 1027 de Radboto de Habsburgo kaj lia edzino Ita de Lotringo por kompensi la pekon, kiun ili ŝarĝis al si per la senrajtigo de la liberuloj, kiuj vivis en la regiono de Muri. La unuaj monaĥoj de la Monaĥejo Muri devenas el la Monaĥejo Einsiedeln kaj ekloĝis en Muri en la jaro 1032. La 11-an de oktobro 1064, la episkopo Rumoldo de Konstanco beninaŭguris la monaĥejan preĝejon. Per elekto de sia unua abato Burkard en la jaro 1065 la Monaĥejo Muri akiris sian sendependecon de Einsiedeln. En la jaro 1080 fondiĝis virina konvento, kiu translokiĝis en la jaro 1140 al la Monaĥejo Hermetschwil. En la jaro 1120 Muri sendis la unuajn monaĥojn al la Monaĥejo Engelberg. En la jaro 1114 la monaĥejo akiris la malaltan jurisdikcion pri la proksima regiono.

Ĵurkomunuma epoko[redakti | redakti fonton]

Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 la Svisa Ĵurkomunumo brulrabis la monaĥejon. Post la konkero de Argovio en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo transprenis la protekton de la monaĥejo de la Habsburgoj. Dum la 2-a Milito de Kappel la monaĥejo estis rabita de trupoj de la protestanta Kantono Berno. La tiama abato Laurentius de Heidegg (1508–1540), kiu estis iama ĉaskamerado de la zurika reformatoro Heinrich Bullinger, povis savi la monaĥejon de la malfondiĝo.

Politika sukceso dum la oficperiodo de abato Plazidus Zurlauben estis la koncedo al la Monaĥejo Muri de la rango de princabatejo en la jaro 1701. Tio garantiis al la monaĥejo voĉon inter la imperiaj princoj de la Sankta Romia Imperio. En tiu epoko Muri estis unu el la plej riĉaj monaĥejoj de Svislando. En la jaro 1750 la preĝejo estis ornamita per rokoko-elementoj.

Krizo kaj malfondo[redakti | redakti fonton]

Post la fondo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798 la monaĥejo estis fermita. Lasta princabato estis Geroldo la 2-a Meyer. La francoj konfiskis la trezoron de la monaĥejo, donis al la servutoj la liberecon kaj malpermesis la akcepton de novaj novicoj. En la jaro 1803 la monaĥejo estis restaurita.

En la jaro 1835 naskiĝis denove kontraŭ-klerikaj tendencoj kaj la kantono submetis la monaĥejon sub strikta kontrolo. La lernejo de la monaĥejo estis fermita kaj la monaĥoj devis ek de tiam pagi impostojn. Denove estis malpermesita la akcepto de novicoj. La 13-an de januaro 1841 la kantona parlamento post religiaj ribeloj decidis la malfondon de la monaĥejo, kies sekvo estis la argovia monaĥeja disputo. Fine de januaro la lastaj monaĥoj forlasis la monaĥejon.

Posta uzado de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1843 la monaĥejo unuan fojon servis kiel lernejo, une kiel bazlernejo kaj ĝis 1885 ankaŭ kiel distrikta lernejo. En la jaro 1861 en la iama monaĥejo estis malfermita la unua agrikultura lernejo de la kantono, kiu tamen en la jaro 1873 pro manko de intereso flanke de la kamparanoj denove estis fermita. En la jaro 1871 pli ol 1000 soldatoj de la burbaki-armeo estis internigitaj en la monaĥejo. En la jaro 1887 la argovia flegocentro estis instalita en la monaĥejo. La 21-an de aŭgusto 1889 incendio detruis la abatan kapelon kaj parton de la orienta trakto. Post la riparo de la damaĝoj la flegoinstituto en 1909 denove estis instalita en la konstruaĵo. Inter 1929 kaj 1934 la monaĥeja preĝejo estis renovigita. En 1957 la klostro kaj la ekstera fasado renoviĝis. En la jaro 1960 malgranda hospitalo de la benediktanoj estis instalita en trakto de la iama monaĥejo kaj tial ek de tiam vivas denove kelkaj monaĥoj en la konstruaĵo, kiuj laboras pastre por la pastrejo de Muri. En la jaro 1971 laŭ malnova tradicio la koroj de la lasta aŭstra imperiestro Karolo la 1-a estis entombigita en la klostro kaj en la jaro 1989 tiu de lia edzino Zita. Ek de 1996 la komunuma administracio de Muri havas sian sidejon en unu el la traktoj de la monaĥejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]