Flugilkorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flugilkorno

Flugilkorno (ge.: Flügelhorn) estas sopraninstrumento el la latunblovinstrumenta familio de la arkokornoj. Ĝia konstruformo kaj agordo estas komparebla kun tiuj de trumpeto, tamen ĝi havas alie ol tiu ĉi plejparte konusan tubon, larĝan mezuron kaj buŝaĵon kun profunda kaldrono[1].

Origino kaj historio

La flugilkorno devenas de la signalkorno. Ĝi ricevis, proks. samtempe kun la trumpeto, proks. 1830 valvojn. Antaŭe ekzistis klapokorno inventita en 1810 de Joseph Halliday. Jam en la 18-a jarcento „flugilkorno“ signifis la instrumenton de la flankestro, kies tasko esti kunordigi per siaj signaloj la diversaj flankojn (germane "Flügel") de ĉasantaro. Samtempe oni uzis ĝin en la armeo kiel signalilo. Per tio oni uzis ĝin ankaŭ en armeaj kaj marŝbandoj, kie ĝi lokis je la maldekstra flanko antaŭ la bas-flugilkornoj (tenorkornoj). Kune kun aldo-, tenor- kaj baritonkorno la instrumento prizorgas sonan larĝecon. Nuntempe ĝi estas uzata kaj en blovorkestro kiel melodihava instrumento kaj ankaŭ en ĵazo (soloe kaj en bandego) kaj foje en klasika muziko (ekz. de Igor Stravinskij kaj Ralph Vaughan Williams). Flugilkornon ankaŭ utiligis la ĉambromuziko de la 19-a jarcento.

Apartaĵoj

Je la konusa mezuro estas malfacile, enmunti agordotubon same kiell ĉe trumpeto, ĉi tiun pro tio anstataŭas kutime forŝovebla agordotubo rekte malantaŭ la buŝaĵo, fiksita per pinĉilo. La sono de flugilkorno estas pli milda ol tiu de trumpeto. Oni distingas inter ĵaz-flugilkorno kun Périnet-valvoj kaj flugilkorno de germana konstrumaniero kun turnovalvoj (ankaŭ nomata koncerta flugilkorno) ĉefe uzata por tradicia blovmuziko. Koncertaj flugilkornoj ekzistas en bohema (larĝega) kaj moravia (iomete pli mallarĝa) mezuro. La tiel nomata Kuhlo-flugilkorno estasfleksita preskaŭ cirkle, havas tre mallongan, larĝan buŝtubon, estas relative mallarĝe mezurita kaj havas agordotubon.

Konstruaj diferencoj ekzistas je flugilkornoj je buŝaĵotobo kaj buŝtubo:

  • La usona buŝaĵotubo estas mallarĝega, la postsekva buŝtubo ankaŭ.
  • La germana buŝaĵotubo estas mezlarĝa kaj pli larĝa en la buŝtubo.
  • La flugilkorna buŝaĵo kun trumpetotubo estas larĝa, same la buŝtubo, kaj ne konusa.

Ankaŭ la sonfunelaj diametroj varias inter 140 kaj 170 mm.

Referencoj

  1. DTV-Atlas Musik. München 2001. S. 47

Literaturo

  • Ralph T. Dudgeon, Franz X. Streitwieser: Das Flügelhorn. Edition Bochinsky, 2004, deutsch/englisch, ISBN 3-932275-83-7

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Flügelhorn » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3522760 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)