Foliklo
Foliklo (latine folliculus) estas fendfrukto, unuvalva, unuĉambra kapsulo, malfermiĝanta nur en la ventra suturo.
Foliklo estiĝas el unu suprestaranta, el sola karpelo konsistanta ovario.
Foliklojn havas ekzemple specioj de ranunkulacoj, peoniacoj, Crossosomataceae, Limnocharitaceae, Petrosaviaceae, la subfamilio de Spiraeoideae ĉe la rozacoj, genro de magnolioj (Magnolia), ktp..
Se el unu floro estiĝas ne nur unu foliklo, sed multaj, oni parolas pri foliklaro.
|