Formalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la scienco formalismo estas aliro laŭ la tezo, ke sciencaj veroj estas pure formalaj, t.e. bazitaj ekskluzive je difinoj kreitaj laŭ konvenciaj bezonoj.

En la filozofio formalismo estas vidmaniero laŭ kiu la ekstera formo estas esenca aŭ eĉ sufiĉas por priskribi la enhavon (la internaĵon). Formalismo do koncentriĝas je la fenomenoj kaj neas la ekziston aŭ gravecon de substancomaterio.

En la estetiko tiun perspektivon transprenis la doktrino pri "arto por arto".

En la kampo de la etiko ĝi eniris moralan konsilon de Immanuel Kant en ties "Kritiko de praktika intelekto": "Se rezonkapabla estaĵo imagu siajn maksimojn kiel ĝenerale validajn leĝojn, ĝi povas imagi ilin sole kiel tiaj principoj, kiuj enhavas decidargumenton por la volo sole laŭ la formo, ne laŭ materio."

Tiun ĉi kondiĉon plenumas morala leĝo donita samloke: "Agu tiel, ke maksimo de via volo povu ĉiam validi kiel principo de ĝenerala leĝaro."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]